La maja rabato: Nova Ezopo de Ŝtefo Urban

Ferenc Szilágyi skribis en sia recenzo pri la libro Nova Ezopo de Štěpán “Ŝtefo” Urban: “Ŝtefo Urban, kiu estas muzikisto, komponisto kaj talenta prozverkisto, surmetis la ezopan fablomaskon kaj donas saĝajn lekciojn pri ĉio kio okazas en la besta hommondo. La libro abundas de mallongaj, koncizaj kaj amuze ironiaj fabletoj. La koncizeco estas unu el la plej regantaj kvalitoj de la bela libro, kaj tio kaptas la leganton, ĉar oni ricevas freŝajn, amuzajn kaj ridetigajn rimarkojn kaj instruojn en la plej konvena epigrama formo”. (Norda Prismo, 1962, №2)

La 128-paĝan fablaron Nova Ezopo eldonis J. Régulo en 1961 kiel la 9an volumon de Beletraj kajeroj de Stafeto. La libron ornamas ilustraĵoj de Jaromír Skřivánek.

Okaze de la 50a mortodatreveno de la ĉeĥa muzikisto kaj esperantisto Štěpán Urban, forpasinta la 4an de majo 1974, la libroservo de UEA dum la tuta majo 2024 ofertas lian fablaron Nova Ezopo kun triona rabato, sendepende de la mendata kvanto.

Mendu la libron ĉe https://katalogo.uea.org/?inf=3145

AlKo

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/05/urban

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi