UK-109: 373 aliĝintoj el 50 landoj

aruŝoJe la 1a de marto 2024 al la 109a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos de la 3a ĝis la 10a de aŭgusto 2024 en Aruŝo (Tanzanio), aliĝis 373 personoj el 50 landoj.

Plej multe da aliĝoj venis el Germanio (45) kaj Francio (36). Ĉi-sube vidu la liston de la landoj, el kiuj aliĝis almenaŭ dek personoj.

45 Germanio
36 Francio
23 Ĉinio,
22 Italio
21 Koreio
17 Belgio, Japanio, Usono
15 Tanzanio, Pollando
14 Brazilo
12 Britio

El la supre listigitaj 12 landoj venas 254  aliĝintoj, t. e., pli ol du trionoj (68%) da kongresanoj; el la cetera mondo aliĝis nur 120 personoj, aŭ 32%.

Antaŭ unu jaro (la 1an de marto 2023) estis registritaj 818 aliĝintoj (el 52 landoj) al la 108a UK en Torino.

Ĝis nun aliĝis 30 Afrikaj esperantistoj el ok landoj, inkluzive de 15 el la kongreslando Tanzanio, t. e. 8% de la aliĝintaro.

Ĝis la 31a de marto validas la dua, pli kosta aliĝtarifo: por la A-landoj ĝi estas 240 eŭroj por individuaj membroj de UEA kaj 300 eŭroj por ne individuaj membroj. Aliĝu rete ĉe https://uk.esperanto.net/2024/.

AlKo

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/03/afriko-25

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi