Kvar generacioj sub la sama tegmento: la februara rabato

Kvar generacioj sub la sama tegmentoFebruaro 2024 markas ne nur la komencon de la jaro de la drako, sed ankaŭ la 125an datrevenon de la naskiĝo de la ĉina verkisto Shū Qìngchūn (li naskiĝis la 3an de februaro 1899), pli konata kiel Lao She, kiu pro siaj verkoj ricevis la titolon “la Popola Verkisto”. Okaze de ĉi tiu datreveno la libroservo de UEA dum la tuta februaro ofertas lian romanon Kvar generacioj sub la sama tegmento kun sesona rabato: https://katalogo.uea.org/?inf=8694.

Ĉi tiu traduko el la ĉina en Esperanton estis farita de Laŭlum (1923-2012), tiama membro de la Akademio de Esperanto kaj honora membro de UEA, kaj eldonita en 2011 de Ĉina Fremdlingva Eldonejo kaj El Popola Ĉinio. Kvar Generacioj sub la sama tegmento priskribas la vivon, morton kaj mizeron de la familio Qi en Pekino, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito. Per la sorto de la familio la romano montras la realecon de tiamaj ĉinoj kaj la rezistan militon kontraŭ la japana okupacio.

La impona duvoluma libro kun 1282 paĝoj kostas pli ol 90 eŭrojn. Danke al la nuna speciala oferto vi povos akiri ĝin kontraŭ nur 75 eŭroj. Aĉetu nun ĉe https://katalogo.uea.org/?inf=8694.

Fernando Maia Jr.
vicprezidanto de UEA

Legu recenzon de Wang Lihua ĉe http://esperanto.china.org.cn.

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi