La Ondo de Esperanto: 1500 tagoj da ĉiutaga informado!

1500Hieraŭ, la 8an de februaro 2024, je la 39a tago de la 2024a jaro, en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto aperis recenzo de Wolfgang Kirschstein pri la libro Virino kiu faciligas la penon vivi per sia nura ĉeesto” de Miguel Delibes. Tio signifas, ke jam dum 1500 sinsekvaj tagoj ekde la 1a de januaro 2020 en nia novaĵretejo ĉiutage aperis almenaŭ unu nova teksto. Ni memorigas, ke ĉi tiu novaĵretejo estis lanĉita la 2an de septembro 2010 kiel “La Balta Ondo”. Ekde tiam (sen ĉi tiu artikolo, kiun vi legas je la 1501a tago de nia informserio) en ĝi aperis 3543 tekstoj. Ilin garnas 4771 ilustraĵoj.

Laŭ nia vizitkalkulilo, instalita komence de 2020, la plej ofte vizitita afiŝo (5 mil 916 vizitoj) estas la artikolo de la ĉefredaktoro de La Ondo de Esperanto pri la Ruslanda censo, verkita en decembro 2011. Ĝi estas la sola teksto, vizitita pli ol 5000 fojojn. Ĝin sekvas en granda distanco la diskutartikolo Granda skismo en Esperantujo (3.856) de la Tjumena ĵurnalisto kaj esperantisto Stanislav Belov. En la tria loko estas la Korĵenkova artikolo pri la lastaj vivojaroj de Zamenhof (3.397). Entute, dek kvin artikoloj estas legitaj pli ol 2000 fojojn, el kiuj ses artikoloj legiĝis pli ol 3000 fojojn. Antaŭ kvarcent tagoj, je la “Miltagiĝo” de nia ĉiutaga informado, da tiaj artikoloj estis nur dek.

Vidu la liston de la dek kvin plej popularaj tekstoj en nia retejo.

5.916. Korĵenkov A.: Kiom da esperantistoj en Ruslando? Ne malpli ol 992
3.856. Belov S.: Granda skismo en Esperantujo
3.691. Korĵenkov A.: Ho, mia kor’, ne batu maltrankvile…
3.397. Korĵenkov A.: Antaŭ 125 jaroj: Tolstoj kaj la unua Esperanta gazeto
3.339. Korĵenkov A.: La Unua Libro
3.325. La 56aj Baltiaj Esperanto-Tagoj
2.915. Gorecka H., Korĵenkov A.: Sen Rodin sekvis sian edzinon
2.858. Gorecka H., Korĵenkov A.: Júlia Sigmond forpasis
2.725. Belov S.: La pandemio kaj la homaro: konkludoj de la viruso
2.551. Martorell F.: Katastrofo ĉe Vinilkosmo
2.474. Gorecka H., Korĵenkov A.: Nia diligenta kolegaro: La nomlisto
2.458. Korĵenkov A.: Jubileoj kaj memordatoj en februaro 2020
2.416. Wennergren B.: La nova eldono de PIV estas presita
2.345. Kheirkhah R.: Staĝo en Tajvano: Malgraŭ la koronviruso
2.168. Fischer-Kotowski P.: Trevor Steele: La internacia lingvo estas parto de mia ideologio (Intervjuo)

Dum la cent tagoj, pasintaj post la antaŭa statistika resumo okaze de la 1400-tagiĝo (https://sezonoj.ru/2023/11/ondo-118/): je unu ŝtupo altiĝis la artikoloj pri la Unua libro (Korĵenkov) kaj pri la nova eldono de PIV (Wennergren)

La Ondo de Esperanto jam la kvinan jaron aperas dumaniere: unue, kiel ĉiutage aktualigata novaĵretejo; due, kiel ampleksa trimonata bitgazeto en kiu estas publikigataj la plej gravaj tekstoj el la novaĵretejo kaj ankaŭ artikoloj, eseoj kaj beletraĵoj, verkitaj speciale por la gazeto.

La Ondon pretigas en Kaliningrado Halina Gorecka (eldonanto) kaj Aleksander Korĵenkov (redaktoro).
Malkiel la novaĵretejo, kiu estas libere kaj senpage legebla de ĉiuj dezirantoj, la gazeton ricevas nur tiuj, kiuj abonas ĝin. Estas tri abonkategorioj:

1. Abonanto – 15 eŭroj
2. Amiko – 30 eŭroj
3. Patrono – 100 eŭroj

Pri la pagomanieroj legu ĉi tie: https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm.

Ĝis nun neniu esperantista asocio, instanco aŭ fondaĵo subtenis la solan ĉiutage renovigatan Esperantan novaĵretejon. Ĝia funkciado dependas nur de la helpemo de tiuj, kiuj abonas la ĉiusezonan gazeton La Ondo de Esperanto. Se vi ne abonas ĝin, sed deziras helpi la novaĵretejon, abonu ĝin aŭ abonigu via(j)n amiko(j)n por 2024.

Dankon pro via helpo!

Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov

La artikolo “La Ondo: 1500 tagoj da ĉiutaga informado” aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/02/ondo-122

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi