Ho, mia kor’, ne batu maltrankvile…

Hodiaŭ, je la 103a datreveno de la morto de Ludoviko Zamenhof, forpasinta la 14an de aprilo 1917, ni proponas (re)legi fragmentojn el la 16a ĉapitro de la dua eldono de la libro Homarano (2011) de Aleksander Korĵenkov, en kiu temas pri la tri lastaj vivojaroj de la aŭtoro de Esperanto. La teksto estas iomete modifita por gazeta aperigo (ekzemple, estas forigitaj referencoj kaj notoj, kiuj ĝenus la legadon). Ĉi tiu teksto unue aperis en aprilo 2017, je la centa mortodatreveno de D-ro Esperanto.

La 1an de aŭgusto 1914 Germanio deklaris militon al Ruslando. Ludoviko Zamenhof kaj lia edzino, kiuj tiutage forveturis trajne el Berlino al Parizo, estis haltigitaj en Kolonjo. Oni anoncis, ke, kiel Ruslandaj regnanoj, ili devos tuj forlasi Germanion. Ili do veturis tra la tuta lando al la orienta limo de Germanio, sed ĉar la limo inter Germanio kaj Ruslando estis fermita, ili devis reveni al Berlino kaj fari grandan ĉirkaŭvojaĝon, unue al la haveno Saßnitz (insulo Rügen), poste al Svedio, de tie tra Finnlando al Sankt-Peterburgo, kaj fine al Varsovio, kien ili venis la 15an de aŭgusto. Adam Zamenhof, tiam 26-jara kuracisto, rakontis pri la stato de sia patro post la reveno:

Li revenis hejmen kun koro rompita ne nur en senco simbola. La grava kormalsano komenciĝis efektive en tiu ĉi malgaja epoko. Malgaja li rekomencis sian ĉiutagan laboron en Varsovio, ĉiam pli malgaja, kiam li vidis, ke la milito fariĝas ĉiam pli kruela kaj la espero pri baldaŭa fino estas pli kaj pli malcerta.

La 22an de novembro Zamenhof havis koratakon, kaj Adam telefone vokis doktoron Kunig, faman fakulon pri kormalsanoj. Tiu trovis la staton de la koro nekontentiga, kaj Zamenhof estis devigita resti en la lito dum kelkaj tagoj. Adam dum tiu tempo anstataŭis lin en lia laborejo, kaj post la resaniĝo de Zamenhof ili dividis la labortempon tiel, ke la filo akceptis pacientojn matene, kaj la patro dum du horoj posttagmeze. Ekde tiam Zamenhof povis fordoni sin al Esperanto ankaŭ matene, kaj ne plu devis labori nokte.

La tutan liberan tempon ekster la du laborhoroj li dediĉis plejparte al la tradukado de la Biblio kaj apenaŭ forlasis la hejmon. Finfine, la 3an de marto 1915 li skribis al la pastro Rust, ke la Malnova Testamento estas jam tute tradukita, sed pro la milito la sendado de la traduko estis prokrastita, kaj la Biblio aperis (kune kun la Nova Testamento) nur en 1926.

La domo en la kruciĝo de la stratoj Dzika (Sovaĝa) kaj Pawia, en kiu la Zamenhofoj loĝis ekde 1897, troviĝis en la centro de la kvara Varsovia kvartalo, kie 92% da loĝantoj estis judoj. La domoj en ĉi tiu kvartalo estis dense loĝataj, kaj en la teretaĝoj estis multaj butiketoj. En ĉi tiu juda kvartalo, plena de bruo kaj trafiko, mankis interesaj lokoj, kaj oni devis veturi per tramo aŭ droŝko por serĉi iom da verdaĵo kaj pura aero. Tiuj kondiĉoj ne estis bonaj por la malboniĝanta sano de Zamenhof, kaj liaj samfamilianoj konvinkis lin ekloĝi en alia kvartalo.

En julio 1915 la geedzoj Zamenhof forlasis la Sovaĝan straton kaj ekloĝis en la strato kun pli konvena nomo – Królewska, do, Reĝa strato. Zamenhof pasigis la reston de sia vivo en la komforta sepĉambra loĝejo №7 en la tria etaĝo (la dua, laŭ la okcidenteŭropa kalkulmaniero) de la bela domo №41 en la plej bona distrikto de Varsovio, proksime al la centra urba parko. Tie estis bonaj kondiĉoj por trankvila laboro, kaj li povis fari negrandajn ripozigajn promenojn. Kvankam lian kuracistan praktikon en la strato Dzika plene reprenis Adam, li ne konsentis tute ĉesigi sian praktikadon, sed nur malmultaj pacientoj estis allasitaj al lia kuracista kabineto kaj ili ne forrabadis al li la tempon, kiun li pli volonte uzis por sia kara ideo.

En la sama monato la Ruslanda armeo forlasis Varsovion, kaj la urbon okupis, feliĉe sen batalo, la armeo de Germanio.

Fininte la tradukadon de la Biblio, Zamenhof decidis unue traduki fabelojn de Andersen. Sed poste? Li deziris komenci sisteman tradukadon de diversaj plej famaj verkoj el la tutmonda literaturo kaj li ekserĉis eldoniston, kiu surprenus la financadon de tiu projekto. Krome, li volis, ke ankaŭ aliaj religiaj libroj estu tradukotaj, la korano kaj la sanktaj libroj de budismo, ĉar ĉiuj fondintoj de religioj “havis unu saman celon: ili volis igi pli bonaj kaj pli feliĉaj la homojn”. Sed tiujn verkojn traduku aliaj kompetentuloj, ne li. Ankoraŭ antaŭ la milito Bolingbroke Mudie petis lin, interalie, verki sian propran biografion.

Zamenhof tiam respondis: «Sisteman plenan aŭtobiografion mi nun ne povus publikigi; mi tamen jam delonge havas la intencon komenci (post la fintraduko de la Biblio, se mi tiam ankoraŭ vivos kaj estos laborkapabla) longan serion da artikoloj sub la titolo “Rememoroj kaj Meditoj». Sed, bedaŭrinde, dum la du jaroj da “postbiblia” vivo, li ne trovis la tempon por realigi ĉi tiun intencon.

Do, ankoraŭ en sia malnova loĝejo li eklaboris pri Andersen. La labormetodon de Zamenhof jene priskribis lia filo Adamo:

En sia laboro li estis tre regula kaj sistema. Lia ĉiutaga tasko estis antaŭfiksita kaj devis esti nepre plenumita: tiom da paĝoj de traduko ĉiutage, tiom dum la monato. Mi ofte admiris la akuratecon, kun kiu la laboro estis finita laŭ la dato notita en la kalendaro je la komenco. Kaj se ekzemple tri tagoj estis fiksitaj por ĝoja ripozo post la fino de la traduko de la Biblio, la fabeloj de Andersen jam estis sur la skribtablo precize en la kvara tago.

Pro sia malsano li ofte interrompis sian laboron. Kaj la milita etoso ĉiam malĝojigis lin, kiu sian vivon dediĉis al la paca reunuiĝo de l’ homaro. Multaj esperantistoj pereis, inkluzive de la prezidanto de UEA, Bolingbroke Mudie. Sed plej ĉagrenis Zamenhofon la morto de lia plej juna frato Aleksandro, kiu mortis la 18an de julio 1916 en Dvinsk (Vitebska gubernio de Ruslando; nun: Daugavpils en Latvio). Aleksandro estis iom aparta en la familio. Unue, li estis la sola fraŭlo inter la gefratoj. Due, en la familio li plej multe da tempo dediĉis al la juda problemo. Kiel adepto de la teritoriismo, doktrino celanta fondi la judan ŝtaton ekster Palestino, li pasigis kelkan tempon en la Suda Ameriko kaj fondis agrokulturan judan kolonion en Brazilo.

Zorgigis Zamenhofon ankaŭ lia filino Sofia, kiu, ricevinte la kuracistan licencon, eklaboris ĉe sia onklo Kadyŝ Senderoviĉ (Konstantin Aleksandroviĉ) Zilbernik en la urbo Lebedin (Ĥarkova gubernio de Ruslando, nun en Sumia regiono de Ukrainio). Pro la retiriĝo de la Ruslanda armeo Sofia Zamenhof ne povis reveni en Varsovion, okupitan de Germanio. Nur en 1922 ŝi revenis en Pollandon.

Dum kanonoj elokventas, muzoj silentas… La vivo esperantista, same kiel la kultura vivo, velkis dum la milito. Nur malofte esperantistoj venis al la Zamenhofoj. Inter la vizitantoj estis Leo Belmont, Odo Bujwid, Edward Wiesenfeld. Antoni Grabowski, kies familio restis en Ruslando, ekde aŭgusto 1916 regule venis al la Reĝa strato por legi fragmentojn el sia traduko de Sinjoro Tadeo de Adam Mickiewicz. Zamenhof kun intereso kaj plezuro aŭskultis kaj donis al Grabowski valorajn konsilojn. Ofta gasto estis ankaŭ la germana majoro kaj esperantisto Paul Neubarth, la havena komandanto de Varsovio. En decembro 1916 Varsovion vizitis Edmond Privat, kiu jene skribis pri sia lasta renkontiĝo kun Doktoro Esperanto:

La paca geniulo timas, ke li ne povos plenumi la pli gravan parton de sia devo al homaro, t. e. la klopodo por starigi intergentan liberan fratecon. Ni ja scias, ke nur por tiu celo li donis al ni la lingvon, kiu sufiĉis por lin famigi kaj igi nin jam tre dankaj.

Zamenhof daŭre prilaboradis sian homaranismon, kaj du monatojn antaŭ la forpaso, la 15an de februaro 1917, li sendis ĝian lastan version al la germana advokato Ludwig Schiff. Li petis, ke Schiff traduku ĝin en la germanan kaj sendu ĝin al René de Saussure, por ke tiu aldonu la francan tradukon, presigu la tekston kaj dissendu ĝin al ĉiuj gazetoj de la mondo. Same kiel antaŭe, ankaŭ ĉi tiu konsistis el antaŭparolo kaj deklaracio. La antaŭparolo enhavis novan klarigon de la doktrino:

Sub la nomo “Homaranismo” <…> mi volas paroli pri strebado al “homeco”, al forigo de intergenta malamo kaj maljusteco kaj al tia vivmaniero, kiu iom post iom povus konduki ne teorie, sed praktike al spirita unuiĝo de la homaro.

kaj klaran distingon inter la esperantismo kaj homaranismo (ambaŭ vortoj iĝis majusklaj):

Dum la esenco de Esperanto estas politike kaj religie absolute indiferenta kaj la interna Esperantisma ideo prezentas nur nedifinitan fratecan senton kaj esperon, kiujn ĉiu esperantisto havas plenan rajton ne sole komentarii al si tiel, kiel li volas, sed eĉ ĝenerale akcepti aŭ ne akcepti ilin, – la Homaranismo estas speciala kaj tute difinita politika-religia programo…

Ĉi tiu programo estis proponota al kongreso homarana por doni al la homaranismo tian formon, ke ĝi, simile al apartaĵoj religiaj aŭ gentaj, povu fariĝi “afero aŭtomate hereda”.

Li petis ne intermiksi la homaranismon kun kosmopolitismo, nek pensi, ke ĝi celas mortigi la ekzistantajn lingvojn kaj religiajn kredojn. Kaj, antaŭ listigi la homaranajn principojn, li faris interesan komparon:

De la momento, kiam la homoj devigis sin submeti siajn personajn kaj familiajn idealojn al la idealoj de gento, el la reciproke batalantaj individuoj kaj familioj iom post iom fariĝis fortaj unuanimaj popoloj; ju pli multe da homoj devigos sin submeti siajn gentajn idealojn al la idealoj homaraj, des pli rapide el la reciproke batalantaj gentoj iom post iom kreiĝos potenca kaj konkorde laboranta homaro.

Unuavide, la lasta versio de la Deklaracio pri Homaranismo similas la antaŭajn. Ĝi similas, sed ne identas. Interesatoj komparu la tekstojn en MEH, sed nun ni notu almenaŭ du punktojn.

Unue, ne plu temas pri tio, ke “la homoj iam kunfandiĝos en unu neŭtrale-homan popolon”, kion antaŭvidis la unua eldono de la homaranismo. Entute la stumbla termino neŭtrale-homa en Homaranisto-1917 estas uzita nur unu fojon. Nun temas pri strebado al “spirita unuiĝo de la homaro”.

La dua punkto, lingva, estas tre interesa por la esperantistoj, ja temas pri laŭgrada malgraviĝo de la rolo de Esperanto en la homaranismo.

Laŭ la unua versio (Hilelismo, 1906), en ĉiuj hilelistaj kunvenoj kaj, laŭeble, en ĉiuj privataj komunikiĝoj kun hilelistoj oni devas uzadi la lingvon hilelistan, kaj, ĉar nuntempe tia lingvo estas nur Esperanto, oni uzu Esperanton. La bona hilelisto devis malagnoski la ekzistadon de la naciaj lingvoj kaj devis nomi sian hejman lingvon ne nacia, sed familia.

La dua versio (Homaranismo, 1906) ŝanĝis la epiteton “hilelista” al “homarana”, sed la esenco restis la sama – inter la homaranoj oni devas uzadi Esperanton. Tamen aldoniĝis rimarko, kiu permesis al novaj homaranoj, kiuj ne posedas ankoraŭ la lingvon homaranan, uzadi en la kunvenoj aliajn lingvojn, sed ne altrudi ilin al la aliaj ĉeestantoj.

En la tria versio (Homaranismo, 1913) Esperanto ne estis nomita, kaj estis nur mencio, ke la homarano “devas posedi ankaŭ tiun neŭtrale-homan lingvon, kiun miaj samtempuloj uzas por rilatoj intergentaj”. Por samregnanoj kaj samurbanoj tia lingvo povus esti lingvo regna, dum en tiuj regnoj kaj urboj, kie batalas inter si diversaj gentoj en la publikaj institucioj estu uzata lingvo neŭtrale-homa, aŭ almenaŭ krom la gentlingvaj kulturejoj tie ekzistu ankaŭ specialaj lernejoj kaj kulturaj institucioj kun lingvo neŭtrale-homa.

La lasta foto de Zamenhof

Esperanto ne estas menciita ankaŭ en la lasta versio (1917), kaj en ĝi mankas mencio ankaŭ pri la neŭtrale-homa lingvo: ĉiu havas rajton paroli iun ajn lingvon aŭ dialekton, sed en komunikiĝado kun homoj de aliaj lingvoj oni uzu lingvon neŭtralan. Tie, kie ne ekzistas intergenta batalado, por samregnanoj kaj samurbanoj la rolon de lingvo neŭtrala povas ludi la lingvo regna aŭ tiu kultura lingvo, kiun parolas la grandega plimulto de la lokaj loĝantoj. Sed tute nenio pri la lingvo en la lokoj kun batalo intergenta.

Kial tiu konscia marĝenigo de Esperanto? Eble Zamenhof konstatis, ke, malgraŭ la emfazado de Esperanto en la fruaj versioj de la homaranismo, al ĝi aliĝis neniu esperantisto, kaj li provis serĉi adeptojn ekster Esperantujo, ekzemple, inter tiuj kredoperdintoj, kiujn interesus aliĝo al la komunumo de liberkredaj homaranoj, sed kiuj ne volus aliĝi al la lingvokomunumo esperantista.

La strebado al homeco, al forigo de intergenta malamo kaj al spirita unuiĝo de l’ homaro estas afero multe pli ĝenerala ol la oferto de unu lingvo kaj unu religio por ĉiuj. Kaj la homaranisma ĉefprincipo (laste: “agu kun aliuloj tiel, kiel vi dezirus, ke aliuloj agu kun vi”) aspektas ne religia, sed morala. La strebado al la homeco kaj la praktikado de la menciita morala principo (ankaŭ la “toleremo” – implicita en la homaranismo, sed neniam rekte nomita) povus logi al la homaranismo ne tiom esperantistojn kaj religiemulojn, kiom la ordinarajn “progresemulojn”, por kiuj problemoj lingvaj kaj religiaj ne estis la plej gravaj en la mondo.

Ni vidis, ke Zamenhof ĉesis doni la prioritaton al la judoj, por solvi kies problemon la hilelismo estis proponita en 1901 kun la sama morala principo, kiu restis ĝis 1917. La unua universala propono (Hilelismo 1906) ankoraŭ konsideris la interesojn de la Ruslandaj judoj, sed tiu konsidero poste malaperis. En la ĉiama interna batalado, pri kiu li skribis al Michaux en 1905, la homo Zamenhof fine venkis la patrioton Zamenhof.

La lastan version de la homaranismo Zamenhof intencis disvastigi ne en Esperantujo (li sensukcese faris tion en 1913), sed en la tuta mondo, ne per Esperanto, sed per la plej grandaj naciaj lingvoj. Ni scias, ke Esperanto estis nur parto de la pli ambicia projekto homaranisma. Ĉu ni kuraĝu diri, ke ĝi estis ĉiam malpli grava parto, kaj ke poste li malgravigus la interesojn de la esperantistoj, kiuj klare preferis la kongresecan Esperantujon, sed ne la strebadon al la spirita unuiĝo de la homaro?

Ni ne scias. La kvara versio restis la lasta…

Lia sano malprogresis. En decembro 1916 Edmond Privat trovis lin tia: «Lia koro ne funkciadis plu taŭge. Li nur mallaŭte povis paroli kaj malfacile spiri. Li ne rajtis plu kuŝi kaj devis nur sidi pro kuracista ordono. Ĝi fariĝis turmento».

Malgraŭ la malpermeso de kuracistoj Zamenhof multe fumis. Kelkfoje li provis ĉesi, sed ĉiam rekomencis fumi, ne nur ĉar li ne povis rezisti al ĉi tiu “malvirto”, sed ĉar li tute ne kapablis labori sen la fumado. Kaj li kredis, ke li nepre devas labori.

Kelkajn semajnojn antaŭ la morto li ekverkis sian lastan artikolon Pri Dio kaj pri senmorteco, kiun li mem opiniis tre grava. Sed li ankaŭ antaŭsciis, ke lia subita kredantiĝo kaŭzos multe da kritiko:

Ĝis nun”, oni diros, “li neniam parolis pri Dio nek pri senmorteco; li ne pasigis sian vivon en medio de kredantoj, li sekve alkutimiĝis al pensado libera; li estas kuracisto, kaj sekve jam la sciencoj, kiujn li studis, devis ‘klare montri al li, ke Dio kaj senmorteco ne ekzistas’; do, se li nun volas paroli pri la ekzistado de Dio kaj de senmorteco, li estas aŭ nesincera, aŭ pro maljuneco kaj malsaneco lia mensa kaj psika stato ne estas normala”.

Por preventi tian kritikon, li antaŭklarigis, ke li havas neniun kaŭzon por esti nesincera kaj por hipokrite ŝajnigi, ke li kredas je Dio kaj je senmorteco. Male, li sciis, ke liaj konatoj nekredantaj taksos lin ridindulo aŭ strangulo, kaj ke en la mondo scienca kaj liberpensa li perdos ĉian estimon, kaj ke en la mondo de kredantoj li trovos nenian simpation, ĉar, kiel li skribis, “mia kredo estas tute alispeca ol ilia kredo”! Ankaŭ ne la antaŭmorta stato de la menso stimulis lin, ĉar la prezentotaj ideoj naskiĝis en lia menso jam antaŭ 40 jaroj, kaj

malgraŭ ke mi de tiu tempo multe meditis kaj legis diversajn sciencajn kaj filozofiajn verkojn, miaj tiamaj ideoj pri Dio kaj pri senmorteco preskaŭ tute ne ŝanĝiĝis.

Zamenhof do decidis prezenti siajn ideojn pri la du plej gravaj filozofiaj problemoj, kvankam li ne estis filozofo. Li ne timis ridindigi sin per sia diletanta nescienca rezonado, ĉar li estus kontenta, se lia nova verko instigus al fruktodona meditado “tiajn personojn, kiujn fortimigus la dikaj kaj ofte malbone digesteblaj libroj de filozofoj-specialistoj”.

Bedaŭrinde, la enkondukon sekvis nur unualinea priskribo de la fruinfaneca perdo de la religia kredo, pro kiu li komencis vidi sin kaj la aliajn kiel “nur sensencan pecon da viando, kiu kreiĝis oni ne scias pro kio kaj oni ne scias por kio, kiu travivos en la eterneco malpli ol plej malgrandan sekundeton, baldaŭ forputros por ĉiam, kaj dum ĉiuj venontaj senfinaj milionoj kaj miliardoj da jaroj ĝi jam neniam plu reaperos”.

Krom tio restis nur folieto kun la skizo de la enhavo kaj du frazoj sur la dekstra marĝeno: “Mi eksentis ke eble ne malapero, eble la morto estas miraklo, ke ekzistas iaj leĝoj en la naturo ke io nin gvidas al ia celo…” kaj “ĉiuj verŝajne obtuze kredas, ĉar alie ilia vivo estus kiel vivo de besto”.

Edmond Privat, unu el la lastaj vizitintoj de Zamenhof, kiu post lia morto interparolis kun lia vidvino kaj ricevis de ŝi la manuskripton, jene komentis:

Mortante, Zamenhof forportis la sekreton sian. Ni nur scias, ke junule li ektrovis propran kredon, ke li akiris senŝancelan fidon, je unu forto komuna por amo kaj inspiro al konsciencoj, ke li tiel havis “Dion en la koro”, ke li komprenis la daŭrecon de l’ spirita laborado trans la morto, kaj rigardis la diversajn homajn religiojn kvazaŭ malsamajn vestojn de unu sama vero

kaj citis el nekonata fonto frazon el mesaĝo de Zamenhof al kongreso de kristanaj gejunuloj:

Mi estas nur hebrea homarano liberkreda; sed… kio pli bela en la mondo ol plena sekvado al instruo de Jezuo?

Zamenhof ne sukcesis fini sian lastan verkon, ĉar li estis tiel malforta, ke estis al li malfacile skribi. Ni lasu al lia filo Adam rakonti pri lia forpaso:

Kvankam li neniam plendis, ĉar li ne volis, ke iu alia ankaŭ suferu, kiam li suferas, tamen li aspektis tiel malĝoje kaj kompatinde, kiel neniam ĝis tiam ni lin vidis. Sed ŝajnas, ke ĝis la morto li ne tiom pensis pri si mem, kiom pri sia kara ideo, per kiu li volis feliĉigi la homaron, kaj li sentis sin vere malfeliĉa, ke pro la malsano li ne plu povis plenumi sian ĉiutagan taskon, kiu devis konduki lin al la venko.

La lastan tagon de la vivo li fartis pli bone. Ŝajnis al li, ke li denove povos rekomenci la laboron, kaj tiu penso bone influis lian humoron. Sed lia koro ĉesis bati, eble en la momento, kiam li pensis:

Ho, mia kor’, ne batu maltrankvile…

La koro de Lazarj Markoviĉ Zamenhof ĉesis bati posttagmeze la 14an de aprilo 1917. Post du tagoj okazis enterigo en ĉeesto de multaj judoj kaj esperantistoj. Rabeno Poznański, kiu antaŭ 15 jaroj prezidis la kunvenon, en kiu Zamenhof prezentis sian hilelismon al la kunlaborantoj de Hacefira, faris funebran paroladon. Sekvis paroladoj de Belmont, Grabowski kaj Neubarth. Post finkanto de la kantoro la malĝoje kantata himno ĉirkaŭsonis la malsupren glitantan ĉerkon, super kiu fermiĝis la tero.

Zamenhof

La 16a de aprilo 1917. Varsovio. Funebra procesio en la Teatra strato.

Aleksander Korĵenkov

La libro Homarano (2a eld.) estas mendebla en la libroservo de UEA kontraŭ 27 eŭroj.

Ĉi tiu artikolo aperis en la aprila kajero de La Ondo de Esperanto (2017).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №4.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2020/04/zamenhof-26

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi