Alvoko por la 46a Esperantologia Konferenco de CED

aruŝoLa organizantoj alvokas ĉiujn fakulojn, esploristojn kaj aliajn kongresanojn al partopreno en la 46a Esperantologia Konferenco (EK), sub la aŭspicio de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED). La aranĝo estas planita por esti hibrida, laŭeble ebligante partoprenon rete kaj ĉeeste, kadre de la 109a Universala Kongreso de Esperanto (UK) en Aruŝo, Tanzanio (3a ĝis 10a de augusto 2024).

La programo enhavos plurajn dudek-minutajn referaĵojn elektitajn el inter la ricevitaj proponoj, kun fina ronda tablo pri la nunaj esploraj defioj de esperantologio rilate al la traktitaj temoj. Ni bonvenigas proponojn de Esperanto-rilataj esplorobjektoj en fakoj kiel lingvistiko, historio, sociologio, ekonomiko, juro, antropologio kaj literaturaj studoj; ankaŭ interfakaj proponoj bonvenas. Aparte bonvenaj estos proponoj, kiuj analizas aspektojn de Esperanto, esperantologio kaj interlingvistiko rilate al la kongresa temo: “Lingvo, homo kaj medio por pli bona mondo”. Ankaŭ proponoj komparante Esperanton, la svahilan lingvon kaj aliajn afrikajn lingvafrankaojn – lingvistike, socie, antropologie ktp – ege bonvenus. Surbaze de la prezentoj, kelkaj aŭtoroj estos invititaj redakti siajn tekstojn por publikigo en la revuo Esperantologio / Esperanto Studies. Por detaloj pri tiu revuo, vidu ĝian retpaĝon.

Ni invitas ĉiujn fakulojn – aparte junulojn kaj unuafojajn partoprenantojn – sendi proponojn pri referaĵoj. La proponoj, enhavantaj inter 150 kaj 200 vortojn, devas esti sendataj al la retadreso ek46@interlingvistiko.net. Ni ankaŭ petas, ke la proponantoj indiku, ĉu ili intencas prezenti ĉeeste aŭ virtuale. Kandidatoj por virtuala prezento bonvolu noti la tanzanian horzonon, UTC+3.

La limdato por proponoj estas la 30a de aprilo 2024.

Por kontroli la programon de antaŭaj konferencoj, vizitu la retejon de CED.

Mark Fettes
Bengt-Arne Wickström

organizantoj de la 46a EK.

Ĉiuj estas invitataj aliĝi al la 109a UK per la reta aliĝilo: https://uk.esperanto.net/2024 antaŭ la fino de la dua aliĝperiodo (la 31a de marto 2024). Donace subteni la 109an UK-on eblas interalie pere de la Fondaĵo Afriko: https://uea.org/alighoj/donacoj/afriko. UEA dankas al ĉiuj, kiuj rekte aŭ nerekte kontribuas por la sukceso de la unua UK en Afriko!

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2024, №1155.

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi