Januara rabato: poemaro de Roberto Passos Nogueira

NogueiraOkaze de la 75-jariĝo de la brazila aŭtoro Roberto Passos Nogueira, kiu naskiĝis la 22an de januaro 1949, la libroservo de UEA dum la tuta januaro ofertas lian libron Vojo kaj vorto kun triona rabato, sendepende de la mendata kvanto.

Ĉiu tiu poemaro de Roberto Passos Nogueira enhavas liajn originalajn poemojn kaj tradukojn, lian dekpaĝan postparolon Pri moderna poezio kaj Esperanto kaj antaŭparolon de William Auld. La libro estas 111-paĝa. J. Régulo eldonis ĝin en la 1972a jaro kiel la 41an volumon de la Beletraj Kajeroj de Stafeto.

William Auld laŭdis ĉi tiun poemaron kaj enmetis kelkajn poemojn el ĝi en la duan eldonon de la Esperanta Antologio, sed Clelia Conterno Guglielminetti draŝte draŝis ĝin en la revuo Esperanto. Kiu el ili pli adekvate taksis la solan poemaron de Roberto Passos Nogueira?

Mendu ĝin ĉe https://katalogo.uea.org/?inf=1844, tralegu ĝin, kaj vi havos vian propran opinion. Ĉu pli proksiman al tiu de Auld? Aŭ al tiu de Conterno Guglielminetti?

AlKo

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/01/libro-5

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi