Partoprenu seminarion en Italio pri multikultureco kaj migrado

KREANTE

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), kunlabore kun la Konsilio de Eŭropo (KdE), organizas la internacian seminarion “Kreante pontojn per Interkomprenigo: Homaj Rajtoj kaj Migrado en la ĉi-jarcenta Eŭropo”. Pere de la seminario, oni diskutos kaj lernos pri temoj rilate al migrado, rifuĝintoj kaj azilpetantoj.

La seminario okazos de la 27a de marto (alventago) ĝis la 2a de aprilo (forirtago). La labortagoj de la seminario estas de la 28a de marto ĝis la 1a de aprilo 2024. La partoprenontoj dum la seminariaj datoj loĝos en Serrada di Folgaria, Italio.

Legu pli en la retejo de TEJO https://www.tejo.org/partoprenanto-seminario-ijf2024/

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi