Ekparolu! en la jaro 2023

EKPAROLUNi fiere informas la membraron pri tio, ke nia programo Ekparolu! estas ankoraŭ la plej populara kaj utila parto de nia retejo Edukado.net. Ekde ĝia starto en 2016 ĝis la jarfino 2023 niaj geonkloj okazigis 4522 sesiojn.

En la 2023a jaro la genevoj povis ĝui helpon 514-foje, ofte multe pli longe ol dum 30 minutoj. El la 99 geonkloj ĉi-jare laboris 41 geonkloj, el kiuj 16 donis minimume 12 lecionojn.

La ĉampiono en 2023 estis Peter Weide (Saliko), kiu renkontiĝis kun genevoj 60 fojojn. Apartan gratulon kaj dankon al li. La sekvaj plej diligentaj geonkloj estis Maurizio Giacometto (Rico), Vida Kulikausiene kaj Manuela Burghelea.

Legu pli ĉe https://edukado.net/novajhoj?id=900

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi