Kronikisto de ĉiutaga metafiziko

FosseJon Fosse estas blanka, ne tro juna, cis-genra eŭropa viro, do la malo de diverseco en la okuloj de iuj alternativuloj. Tamen la Sveda Akademio bone decidis, kiam ĝi atribuis la ĉi-jaran Nobel-premion por literaturo al li. Kial? Ĉar li estas bona verkisto. Kaj li estas la unua laŭreato, kiu verkas en la novnorvega lingvo.

Fosse verkis dramojn, romanojn, eseojn, poemojn kaj infanlibrojn. Liaj teatraĵoj estis tutmondaj sukcesoj kaj diskonigis lian nomon al vasta publiko. Multajn jarojn li hastis tra la mondo de unu premiero al la alia. Tiam Fosse vivis sur la rapida trako de la vivo kun alkoholo kiel plia akcelilo, kvankam li estas esence sindetenema persono. Iam, ĉirkaŭ la jaro 2012 ĉio fariĝis tro. Li ĉesis verki dramojn (por eviti invitojn al premieroj) kaj returnis sin denove al prozo.

Kiamaniere li fariĝis verkisto? Kiel infano li havis preskaŭmortan sperton. Tio estis grava momento en la vivo de Fosse. Li ne kapablis rakonti al aliaj pri la okazintaĵo kaj tial klopodis skribi pri ĝi.

Estis eble la kvara horo, kiam Trygve kaj mi eliras al la malnova garbejo. Mia avo konstruis tiun garbejon sed nun ĝi disfalas, la nefarbitaj tabuloj de la muro forputriĝas, estas truoj en la muro, oni povas trarigardi kelkloke, kaj iuj tegmentaj tegoloj kuŝas en la urtikoj, pliaj tri estas elstarantaj el kotflako. Rusta najlo pendas de pordkadro. La pordo ankaŭ pendas de la pordkadro, fiksita per drato por fojnpakado, kurbe svingiĝanta. Varma somera tago, posttagmezo. Trygve kaj mi sidas sur ronda ŝtono, kelkajn metrojn for de la garbejo. Sub niaj kruroj estas plastaj sakoj kun nia tagmanĝo, pantranĉaĵoj kun bruna fromaĝo, ni havas unu refreŝigan trinkaĵon. Estas varmege. Ni ambaŭ ŝvitas. Moskitoj zumas ĉirkaŭ niaj kapoj.

Ĉi tiel komenciĝas la Prozo de infanaĝo. Fosse ne estas verkisto, kiu elpensas spirhaltigajn intrigojn. La legantoj, kiuj sekvas la stilon de Fosse, observas, ke ili malakcelas la legadon. Lia stilo estas minimalisma, ripetema. Por Fosse verki estas kiel preĝi. Legantoj, kiuj ne volas preĝi kun Fosse, povas uzi la vorton mediti.

Jon Fosse ja estas religia homo. Dum multaj jaroj li estis kvakero, ĉar la sendogma aliro al la temoj de religio plaĉis al li. Post la persona krizo en 2012, li anstataŭigis alkoholismon per katolikismo, tamen liaj verkoj ne estas propaganda literaturo por iu religio. Fosse skribas pri temoj de la ekzisto: naskiĝo, vivo, morto.

Tiuj temoj tuŝas ĉiun homon, sed ne estas definitiva respondo. Tial la komitato de la Sveda Akademio diris, ke li donas “voĉon al la nedirebla”. La verkaro de Fosse estos valida trans la tempo.

Fosse estis laŭdire jam dum pli ol dek jaroj kandidato por tiu premio. En 2019 norvega ĵurnalisto demandis, ĉu li preferus esti romkatolika sanktulo aŭ ricevonto de Nobel-premio. Tiam Fosse respondis, ke estas longa vojo por fariĝi katolika sanktulo. Almenaŭ li atingis la alian celon.

Wolfgang Kirschstein

Ĉi tiu artikolo aperis en la decembra (vintra) eldono de La Ondo de Esperanto (2023).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2023, №4 (318).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/01/fosse

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi