Esperanta Naturamikaro asembleos en marto 2024

ENaLa ordinara Asembleo de Esperanta Naturamikaro estas kunvokita al Malago ĉe la Esperanto-Domo, 14 marto 2024, sub la prezido de s-ro Juan Garcia del Rio. La tagordo ne inkluzivas la renovigon de la Komitato, elektita nur pasintjare. Pli da atento ricevos la perspektivoj por la venonta jaro, pro la ambiciaj kongresaj projektoj: NaturAmika KulturSemajno ĉiuaŭtune en Katalunio, helpo al la PEN-kongreso kun krozado en oktobro 2025, invito al SAT-kongreso en Andaluzio.

Ĉi-lasta invito ĝis nun ne ricevis respondon, kaj se daŭros tiu trapista sinteno la Asembleo decidos pri rezigno. Paralele kaj konsekvence de sia kreskanta aktiveco, Esperanta Naturamikaro kreskas ankaŭ laŭ nombro da membroj, sed restas finance fragila. Sur internacia nivelo ĝi asidue partoprenas en la eventoj kunordigataj de la centralo en Vieno, unuavice la kongresoj. Kaj ĝi estas pli forta ol aliaj delonge ekzistantaj sekcioj.

Kiel federacio ENa havas ĉelojn ne nur en Andaluzio, sed ankaŭ en Katalunio kaj Kanariaj Insuloj. Probable ĝi klopodos ekspansii en la nordo de la duoninsulo. Fakte ENa havas du oficialajn laborlingvojn, laŭ sia statuto: la hispana kaj esperanto; tial ĝi reprezentas kaj Hispanion kaj Esperantion.

Fonto: HeKo 830 1-B, 16 jan 2024 https://www.esperantio.net/index.php?id=4922

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi