UK-109 en Aruŝo: 325 aliĝintoj el 48 landoj

aruŝoJe la 15a de januaro 2024 al la 109a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos de la 3a ĝis la 10a de aŭgusto 2024 en Aruŝo (Tanzanio), aliĝis 325 personoj el 48 landoj.

Plej multe da aliĝoj venis el Germanio (36) kaj Francio (31). Ĉi-sube vidu la liston de la landoj, el kiuj aliĝis almenaŭ dek personoj.

36 Germanio
31 Francio
21 Ĉinio, Italio
19 Koreio
15 Belgio, Tanzanio, Usono
14 Brazilo
13 Japanio, Pollando
10 Svislando

Kvar komentoj pri la statistiko:

• El la supre listigitaj 12 landoj venas 223 aliĝintoj, t. e., pli ol du trionoj (68,6%) da kongresanoj; el la cetera mondo aliĝis nur 102 personoj, aŭ 31,4%.
• Antaŭ unu jaro (la 11an de januaro 2023) estis registritaj 680 aliĝintoj (el 51 landoj) al la 108a UK en Torino (110 el Francio).
• Ĝis nun aliĝis 24 afrikaj esperantistoj el sep landoj, inkluzive de 15 el la kongreslando Tanzanio.
• Aliĝis nur kvar esperantistoj el Ruslando, kvankam Tanzanio ne partoprenas en la “okcidenta” viza blokado kaj volonte akceptas Ruslandajn turistojn. Ĉu pravis tiuj, kiuj klarigis, ke post la pandemio multaj ruslandanoj planis partopreni en la Montreala kaj Torina UK, sed ili ne aliĝis nur pro grandaj problemoj pri la respektivaj vizoj?

Ekde la 1a de januaro ĝis la 31a de marto validas la dua, pli kosta aliĝtarifo: por la A-landoj ĝi estas 240 eŭroj por individuaj membroj de UEA kaj 300 eŭroj por ne individuaj membroj. Aliĝu rete ĉe https://uk.esperanto.net/2024/.

AlKo

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/01/afriko-21

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi