Partoprenu en LevelUP! kun TEJO

Levelup!

La Komisiono pri Eksteraj Rilatoj de TEJO, danke al la partoprenado de TEJO en la Forumo Junulara Eŭropa (FoJE), invitas vin partopreni en LevelUP! 2024 per nia organizo, pri kiu havas 10 rezervatajn lokojn por partoprenigi TEJO-aktivulojn!

Okazigota la 12an kaj 13an de aprilo 2024 en Bruselo, LevelUP! 2024 estas dutaga aranĝo per kiu oni aliĝas al komunumo de Demokratiaj Ambasadoroj, kiuj plifortigas demokratajn valorojn kaj antaŭenigas partoprenon en la Eŭropaj Balotoj. La evento inkluzivos ŝancojn konekti junulojn el tuta Eŭropo kun eŭropaj politikistoj kaj decidfarantoj, interŝanĝi ideojn kun diversaj fakuloj kaj kunuloj, kaj disvolvi viajn proprajn agojn por antaŭenigi demokratan partoprenon.

Per TEJO rajtas partopreni iu ajn individua membro de TEJO, 16-35-jaraĝa je la komenco de la aranĝo, loĝanta en unu el tiuj ŝtatoj de Eŭropo. Vojaĝo estos repagata, kaj estos kovrata loĝado kaj matenmanĝo en gastejoj ĉirkaŭ Bruselo (partoprenantoj kundividos ĉambrojn), sed partoprenantoj devos aĉeti tagmanĝojn kaj vespermanĝojn proprakoste.

Foto: Eric Vidal © European Union 2022 – Source: EP

Legu pli ĉe https://www.tejo.org/levelup-tejo/

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi