Du kursoj ĉe Jagelona Universitato en Krakovo

Jagelona

Studu Esperanton ĉiusemajne kun aliaj esperantistoj, loĝantaj en diversaj landoj. La Jagelona Universitato en Krakovo, Pollando, proponas al esperantistoj de la tuta mondo du novajn kursojn gvidotajn vive en la reto: 1. Lingva precizeco, 2. Verkado de tekstoj.

1. Praktika kurso: lingva precizeco
Ni donos specialan atenton al la malfacilaj gramatikaĵoj. Sed ni ne faros tion tiel, kiel oni faras kutime. Eblos kompreni, i.a., la uzojn de la finaĵo -n kaj la gramatikan artikolon en Esperanto kaj en aliaj lingvoj. Kompreno de la artikolo estos atingita dank’ al eksplikado, uzanta relative novan semantikan teorion pri ĉi tiu lingva elemento. Tamen la klarigado en ĉi tiu kurso okazos en facile komprenebla por ĉiuj maniero. Estas bone konata la fakto, ke la ĝis nun uzataj en instruado de diversaj lingvoj reguloj pri la artikolo estas sufiĉe mekanikaj kaj obskuraj. Inter diversaj ekzistantaj aliroj al ĉi tiu gramatikaĵo la menciita teorio estas iasence revolucia – ĝi estas la sola, kiu klare eksplikas ĉiujn uzojn de la artikolo.

2. Kurso por verkistoj, ĵurnalistoj, aŭtoroj de blogoj kaj aliaj verkantoj
En iuj retpaĝoj, en kiuj estas publikigitaj beletraj aŭ aliaj tekstoj, foje videblas, ke iu aŭtoro skribis ion alian ol li aŭ ŝi intencis kaj ne konscias pri tio. En la nova kurso oni studos i.a. pri diversaj lingvaj kaptiloj, kiuj insidas verkantojn. La kursano ricevos ĉian helpon pri sia individua verkado.

Jam aliĝis al la kursoj kelkaj partoprenintoj en la pasintjara lernado.

Kvinmonataj kursoj, kun lecionoj okazantaj unufoje semajne.

La oficialaj konfirmiloj pri la partopreno enhavas, krom la konfirmo kaj blazono de la universitato, la markon de la prestiĝa, internacia EAQUALS-kvalito de la Esperanto-instruado en la Jagelona Universitato, kio plialtigas ilian internacian prestiĝon.

Limdato por aliĝi estas la 19a de decembro 2023 (aŭ poste, laŭ disponeblaj lokoj).

Pli da informoj pri la kursoj: https://bit.ly/37MIYye

Se vi decidis aliĝi, bv. skribi al esperanto.instruado.jag.univ.pl@gmail.com.

Maria Majerczak
Gvidantino de la Esperanto-instruado en la Jagelona Universitato

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi