Sep novaj personoj en la Panteono

panteono

Okaze de la 22a naskiĝtago de la paĝaro de edukado.net ni denove festas per premiado de personoj, kies agado en tiu ĉi jaro aŭ dum vivlongo multe kontribuis al la instruado kaj disvastigo de nia lingvo. Ni kreis la Panteonon por hejmigi en unu loko niajn heroojn. Nia Panteono estas ne nur por forpasintoj, sed ankaŭ vivaj aktivuloj povas eniri ĝin kun memverkitaj biografioj, honorataj la 15an de decembro. Do, estas ĝuste ili, kiuj jam scias la ĝojigan novaĵon kaj nun venas la vico de la movadanoj, kiuj povas ekkoni, kiujn ni elektis ĉi-jare por la premioj.

Ni havas entute sep novajn panteonanojn: Ngọc Lan Nguyễn Thị (Vjetnamio), Françoise Noireau (Francio), Inhye Gim “Ella” (Sud-Koreio), Elda Doerfler (Italio), Li Weilum (Ĉinio), Vicente Manzano-Arrondo (Hispanio) kaj Heinz-Wilhelm Sprick (Germanio).

Korajn gratulojn al niaj elektitaj gekolegoj, kaj koran dankon al ĉiuj en la mondo, kiuj instruas aŭ agadas por la disvastigo de nia lingvo.

Katalin Kováts
redaktoro de edukado.net

Fonto: https://edukado.net/novajhoj?id=899

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi