La Virtuala Kongreso kaj la UK spekteblaj ĝis la jarfino

virtuala kongresoPreskaŭ mil partoprenantoj en la kvara Virtuala Kongreso de Esperanto (VK) povis spekti tre riĉan programon, inkluzive multajn programerojn de la 108a Universala Kongreso (UK) en Torino. La VK-programo estas grandparte daŭre spektebla, sed nur ĝis la fino de decembro 2023: https://vk.retevent.com/. Tiuj, kiuj maltrafis la VK, daŭre povas aliĝi! Se vi ankoraŭ ne aliĝis aŭ volas rekomendi la enhavon al amikoj, ankoraŭ eblas tion fari per la VK-aliĝilo: https://vk.esperanto.net/ – senpage por individuaj membroj de UEA!

Pli ol 20 elstaraj programeroj de la UK en Torino estas spekteblaj kadre de la VK per https://vk.retevent.com/programo?t=talks&sa=calendar&s=108. Sep prelegoj de la Internacia Kongresa Universitato estas daŭre spekteblaj en la VK-platformo kaj kvin de la Scienca Kafejo. Dek koncertoj estas spekteblaj kaj sep prelegoj pri la kongresa temo. Spekteblas ankaŭ la artaj programeroj; la fermo kaj malfermo de VK kaj kelkaj eroj de la Virtuala movada foiro (ViMF).

Resume: multaj programeroj de la VK kaj UK estis registritaj kaj ankoraŭ disponeblas por spektado en nia virtuala kongresejo: https://vk.retevent.com/. Daŭre eblas aliĝi (senpage por individuaj membroj de UEA).

Sed atentu! La enhavo disponeblos nur ĝis la 31a de decembro 2023, do ne malŝparu tempon kaj invitu viajn amikojn kaj klubanojn spekti ĝin kun vi.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2023, №1146.

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi