Ludi por internacia amikeco ĉe Zaozhuang-Universitato

Zaozhuang

En Zaozhuang-Universitato en Shandong-provinco fervoras preparado por la dekjariĝa festo de la Esperanto-Muzeo, kiu okazos la 10an de decembro 2023. Jam konfirmis sian ĉeeston la prezidanto de Universala Esperanto-Asocio, Duncan Charters, same kiel 100 gastoj el ĉiuj partoj de Ĉinio kaj eĉ el eksterlando. La plenplena programo komenciĝos matene per ceremonio en la muzeo mem kaj pludaŭros posttagmeze  per komuna vizito al la Esperanta-Arbaro. Partoprenos ankaŭ la nunaj gestudentoj de la Esperanto-fako, kune kun kelkaj el Ĉinajam diplomiĝintaj antaŭuloj.

Krome, lundon matene Duncan Charters prelegos pri Interkultura kompetento al la gestudentoj de la Fremdlingva Departemento en la nova kampuso, antaŭ ol pluveturi trajne al Ŝangĥajo. Tiuj plurlokaj eventoj certe donos grandan videblecon al Esperanto ne nur ene de la universitato, sed ankaŭ tra la loka loĝantaro.

Legu la tutan artikolon de Alessandra Madella en la retejo de Ĉina Radio Internacia
https://esperanto.cri.cn

Foto: Volontulinoj kun poŝtkartoj de Esperanto-Kongreso en Zaozhuang.

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/12/chinio-9

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi