Sun Mingxiao: La Esperantisto de la Jaro 2023

Sun MingxiaoLa Ondo de Esperanto iniciatis en 1998 ĉiujaran proklamadon de la Esperantisto de la Jaro. Al ĉi tiu projekto aliĝis reprezentantoj de diversaj tendencoj en la Esperanto-komunumo kaj sendependaj kompetentuloj.

Kiel la unua laŭreato en 1998 estis elektita William Auld. En 1999 lin sekvis Keppel Enderby. En 2000 estis distingitaj tri personoj: Hans Bakker, Mauro La Torre kaj Jouko Lindstedt. Poste laŭreatiĝis Osmo Buller (2001), Michel Duc Goninaz (2002), Dafydd ab Iago (2003), Helmar Frank (2004), Povilas Jegorovas (2005), Bertilo Wennergren (2006), Peter Zilvar (2007), Ilona Koutny (2008), Aleksander Korĵenkov (2009), Katalin Kováts (2010), Dennis Keefe (2011), Peter Baláž (2012), Mark Fettes (2013), Mireille Grosjean (2014), Chuck Smith (2015), Stefan MacGill (2016), Trezoro Huang Yinbao (2017), Hori Jasuo (2018), Anna Löwenstein (2019), Fernando Maia Jr. (2020), Halina Gorecka (2021) kaj Edmund Grimley Evans (2022).

En 2023 la elektado de la Esperantisto de la Jaro okazis por la 26a fojo. Ĉi-jare 16 kandidatigantoj proponis 23 kandidatojn, al kiuj 15 elektantoj jene donis siajn voĉojn:

Sun Mingxiao (Semio) – 7 voĉoj
Stela Besenyei-Merger – 6 voĉoj
Elda Doerfler – 3 voĉoj
Sep kandidatoj ricevis po du voĉojn, kvar kandidatoj ricevis po unu voĉon.

Sun Mingxiao (Semio) estas 59-jara esperantisto el Ĉinio, kiu disvastigas la lingvon en universitataj rondoj. Antaŭ dek jaroj li iniciatis Internacian Esperanto-Muzeon en la Universitato de Zaozhuang, kiu rapide fariĝis la plej granda tiutipa institucio en Azio kaj unu el la plej grandaj en la mondo, kun 26 mil ekspoziciaĵoj sur 680 kvadrataj metroj. Dum pluraj jaroj Sun Mingxiao instruis Esperanton en la sama universitato, ekde 2018 kadre de la nova kvarjara bakalaŭra programo. En 2023 li emeritiĝis en sia laboro, sed daŭre aktivas por Esperanto.

Gratulon al la Esperantisto de la Jaro 2023 Sun Mingxiao (Semio)!

Paweł Fischer-Kotowski
sekretario

Elektokomisiono de La Esperantisto de la Jaro 2023

Proponantoj
Marija Belošević (Kroatio): prezidantino de IKUE
Marek Blahuš (Ĉeĥio): eksestrarano de E@I, vikimediano, komputila lingvisto
Renato Corsetti (Britio): akademiano, eksprezidanto de UEA
Albert S. T. Garrido (Filipinoj/Hispanio): eksprezidanto de TEJO
Arko Gong Xiaofeng (Ĉinio): prezidanto de la ĉina sekcio de ILEI, eksa vicprezidanto de ILEI
Edmund Grimley Evans (Britio): akademiano, prezidanto de EAB
Lee Jungkee (Koreio): direktoro de Seula Esperanto-Kulturcentro
Vinko Markovo (Francio): prezidanto de la Plenum-Komitato de SAT
Valentin Melnikov (Ruslando): poeto, ĵurnalisto, tradukanto, recenzisto, akademiano
Barbara Pietrzak (Pollando): radioĵurnalisto, redaktoro, akademiano
James Rezende Piton (Brazilo): tradukanto, aktivulo de Esperanto-Ligo Filatelista (ELF/AREK), komitatano B de UEA
Sibayama Zyun’iti (Japanio): ĉefredaktoro de La Revuo Orienta
Chuck Smith (Usono/Germanio): kunfondinto kaj teknikestro de Amikumu
Franciska Toubale (Aŭstralio): kunlaboranto de la radio 3ZZZ
Paulo Sergio Viana (Brazilo): tradukanto kaj preleganto
Ĉielismo Wang Tianyi (Ĉinio): prezidanto de IKEF, direktoro de Ĉina Esperanto-libroservo, komitatano de ĈEL

Elektantoj
Peter Baláž (Slovakio): kunordiganto de E@I
Osmo Buller (Finnlando): eksa Ĝenerala Direktoro de UEA
Petr Chrdle (Ĉeĥio): posedanto de la eldonejo KAVA-PECH
Mireille Grosjean (Svislando): eksprezidanto de ILEI, prezidanto de Svisa Esperanto-Societo
Anne Jausions (Francio): eksprezidantino de OSIEK
Reza Kheir-khah (Tajvano): redaktoro de Formoza Folio
Katalin Kováts (Nederlando): lingvisto, metodologo, redaktoro de edukado.net, eksakademiano
Liu Haitao (Ĉinio): profesoro pri (inter)lingvistiko, akademiano
Trezoro Huang Yinbao (Ĉinio): eksvicprezidanto de UEA, iniciatinto de Unesko-Kuriero en Esperanto
Zsófia Kóródy (Germanio): ĉefkunlaboranto de Esperanto-Centro Herzberg, prezidanto de AGEI (germana landa sekcio de ILEI), komitatano C de UEA
Alessandra Madella (Italio): vicprezidanto de ILEI
Ahmad Mamduhi (Irano): prezidanto de ILEI, prezidinto de IrEA, akademiano, tradukisto, verkisto
Tim Owen (Britio): akademiano, direktoro de EAB
Anna Ritamäki-Sjöstrand (Finnlando): prezidanto de kooperativo Esperanto-Gastigejo en Lesjöfors
Roland Rotsaert (Belgio): redaktoro de Monato pri ekonomio

Sekretario
Paweł Fischer-Kotowski

Legu pli multe pri la projekto “La Esperantisto de la Jaro” https://esperanto-ondo.ru/Ind-jaro.htm

Ĝi estas artikolo el la decembra (vintra) eldono de La Ondo de Esperanto (2023).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2023, №4 (318).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/12/jaro-7

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi