Kio estas RenKEJtiĝo?

RenKEJtiĝoLa Kataluna Esperanto-Junularo (KEJ) invitas vin al sia junulara Esperanto-aranĝo, kiu okazos de la 23a ĝis la 25a de februaro 2024 en L’Espluga de Francolí. RenKEJtiĝo estas la oficiala plurtaga aranĝo de KEJ, por junaj esperantistoj kaj de Katalunio kaj de ĉie. La nomo estas vortludo kun la Esperanta vorto “renkontiĝo” kaj KEJ, la mallongigo de nia asocio.

En la lastaj jaroj, post granda klopodo por plibonigi la Esperantan junulan spacon en Katalunio, la rezultoj komencis montriĝi kiel plimultiĝo de katalunaj junuloj en Esperantujo! Sekve, ni bezonis plurtagan aranĝon por interkonatiĝi kaj ĝui interesan kaj diversan programon kun aliaj junuloj en Esperanto. Tial en 2023 ni unuafoje organizis RenKEJtiĝon, kiu estis tre sukcesa kaj helpis al ni esti pli konataj internacie.

RenKEJtiĝo 2024 okazos en L’Espluga de Francolí (Taragono) ekde vendredo la 23a, ĝis dimanĉo la 25a de februaro 2024. La gastejo estos Alberg Xanascat L’Espluga (Les Masies, s/n, L’Espluga de Francolí, 43440, Tarragona).

Ni kuraĝigas vin partopreni kaj ĝui bonegan etoson kune!

Pliaj informoj (loĝado, kotizo, programo k. a.) kaj aliĝilo estas en la retejo de KEJ.

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi