VK-4: La Estraro kaj la Ĝenerala Direktoro de UEA respondis

virtuala kongresoLa 25an de novembro la Estraro de UEA kaj la Ĝenerala Direktoro havis la ĝojon virtuale renkontiĝi kun partoprenantoj de la VK, prezenti sin, mallonge rakontis pri siaj taskoj kaj zorgoj. Kaj certe, respondi la demandojn.

Ne estingiĝas la demandoj pri la estonteco de la Biblioteko Hodler kaj Centra Oficejo. La biblioteko trovis novan hejmon en la sino de la Pola Nacia Biblioteko (pli detale legu en la revuo Esperanto, 2023, №7-8), kaj la arkivoj de UEA restas en la Aŭstria Nacia Biblioteko (pli detale legu en la revuo Esperanto, 2023, №12).

Duncan Charters substrekis, ke la enketilo montris interalie la gravecon de la libroservo, kies estonto dume ne estas certe konata, sed kiu nepre daŭre funkcios. La sidejo de UEA jure dume restas en Roterdamo. Tie nun daŭre laboras kelkaj oficistoj. La vendo de la domo ne estas nun tre urĝa afero, ĉar oni prognozas, ke eble baldaŭ la domo povos plivaloriĝi. Al la demando, ĉu translokiĝas ien la fizika oficejo, venis respondo, ke en rapide ŝanĝiĝanta mondo kunlaborantoj estas disŝutitaj tra la tuta mondo: biblioteko en Pollando, kongresa fako en Slovakio kaj tiel plu. Novaj tempoj postulas novajn decidojn.

Same okazas, ekzemple, pri la Jarlibro. Ne multaj nun vere deziras havi ĝin paperforme, des pli ke ni jam kutimiĝas al tre rapida ricevo de iu ajn informo, sed ĵus printita la libro jam estus parte ne aktuala. Jen estas la ĉefa kialo, do ne nur la multekosteco de presado nuntempe. La Ĝenerala Direktoro atentigis, ke ne tiom multe kostas la presado, kiom la malfacilega laboro pri la libro, kiu estas necesa por fari interalie bonan retan version. Sendube bezonatan. Estas necesaj diligentaj atentemaj kaj zorgemaj kunlaborantoj. Sed ja restas ŝatantoj de paperaj versioj! François Lo Jacomo eĉ montris al la spektantoj Migrantan Hirundon, kiun li plenkolore printas por teni en la manoj kaj lasi por arkivo. Por tiaj ŝatantoj, kies deziroj ankaŭ estas ege estimindaj, eblus printi ne jaran, sed ekzemple trijaran almanakon.

Venis ankaŭ demando pri la kongreso de la jaro 2025. Certe ne estas jam findecido pri la loko, sed daŭras laboro kun kelkaj grupoj, ankaŭ kun turismaj agentejoj. Estis intereso de ĉeĥa kaj skota grupoj, kaj aliaj grupoj, kiujn oni dume ne malkaŝas. Fernando Maia atentigis ke zorgi pri prezoj, ebloj, kaj plej grave garantii al kongresanoj bonan sperton dum estonta kongreso estas la ĉefa tasko.

Ankaŭ interesis vizitantojn ekologiaj demandoj. Estraranoj atentigis pri la fondaĵo Klimato. Venas donacoj nome de UEA al diversaj laŭtemaj instancoj. Interalie eblo partopreni UK defore kaj aparte la Virtualajn Kongresojn estas solvo por tiuj, kiuj zorgante pri la ekologio ne emas flugi aviadile. La Estraro, antaŭe renkontiĝinta du fojojn jare en Roterdamo, nun decidis renkontiĝi virtuale kaj la ekologia kaŭzo de la decido estis unu el la plej gravaj.

Fonto: Migranta Hirundo, 2023, №5.

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi