BEMI: Sur du radoj al la Nova Jaro!

BEMIAnkaŭ ĉi-jare BEMI (Biciklista Esperantista Movado Internacia) proponas biciklan karavanon eĉ en vintro. Se vi ne havas sperton pri vintra biciklado, kontaktu nin, kaj ni respondos ĉiujn viajn demandojn, por konvinki vin ke eĉ en vintro bicikla vojaĝo tre belas!

Biciklu kun BEMI en al Junulara E-Semajno, kiu okazos en Storkow, inter Berlino kaj Frankfurt ĉe Odro, de la 27a de decembro 2023 ĝis la 3a de januaro 2024.

Estas tri lokoj kie vi povas komenci la karavanadon kun ni en decembro:
La 16an vespere vizito de la Tutbelga Zamenhoffesto en Genk
La 17an matene eko de Genk (Belgio) de la vintra karavano al JES
La 19an matene eko de Duisburg (Germanujo)
La 23an matene eko de la interkultura Centro en Herzberg

Krome ĉiam eblas survoje kaj spontane aliĝi post interkonsento.

Se vi havas demandojn aŭ volas anonci vian partoprenon, skribu al Lars Sözüer lars.duisburg@gmx.de.

Fonto: https://bemi.tejo.org/ontaj-karavanoj/

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi