Printempu anticipe en MES!

MES

Espéranto-Provence organizas la Mediteranean Esperanto-Semajnon (MES), unu semajnon da Esperantaj kursoj en agrabla printempa etoso, apud la Mediteranea marbordo. Printempu anticipe kun bongusta manĝaĵo, trinivelaj kursoj, komforta staĝejo, agrabla vetero, alloga regiono, elstaraj instruistoj, interesaj ekskursoj kaj varma Esperanto-etoso.

Akcepto: sabaton la 9an de marto je 16:00
Fermo: sabaton la 16an de marto je la 12:00
Kurs-horaro: 9:00-12:00 kaj 18:00-19:00

Elektu vian deziratan kurson:
Nivelo 1 (komencparolantoj): Rodica Todor (Rumanio)
Nivelo 2 (progresantoj): Szilva Szabolcs (Pollando)
Nivelo 3 (fluparolantoj): Mireille Grosjean (Svislando)
Konatiĝu kun la instruistoj ĉe https://provenco.esperanto-france.org

Sugestoj por la liberaj posttagmezoj: bankuracado en marakva banejol vizitado de Fréjus, Saint- Raphaël, Nico, Menton, Maures-monteto, Saint-Tropez, Sainte-Maxime, Bormes-les-Mimosas, bazaro en Ventimiglia (Italio, nur vendrede) ktp.
Ne forgesu viajn marŝŝuojn por piedekskursi sur la proksima montetaro, kaj eventuale bankostumon (maro ĉ. 13°C).
Distraj vesperoj: Esperantaj prelegoj, kantoj, skeĉoj… plus la dumtaga distra programo de la hotelo mem. Kunportu viajn amuzajn kanzonojn, anekdotojn, ludojn, muzikilojn ktp.

Vi jam povas aliĝi al MES:

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi