Lingva festivalo en Uljanovsk: Pli ol mil vizitantoj

Uljanovsk

La 28an de oktobro 2023 en la ĉefkonstruaĵo de la Uljanovska Ŝtata Pedagogia Universitato (UlGPU) I. N. Uljanov okazis la 18a Internacia Lingva Festivalo “Multaj Nacioj – Unu Mondo”, kiun vizitis pli ol 1000 homoj. Ĉi-jare en la Volga urbo Uljanovsk estis prezentitaj 40 lingvoj, unuafoje – la avara, laka kaj ŝona lingvoj, Sanskrito, la lingvo de neŭrolingvistiko kaj la lingvo de runoj kaj magio.

Antaŭ la vizitantoj parolis instruistoj kaj specialistoj pri fremdaj lingvoj, denaskaj parolantoj de lingvoj el proksimaj kaj malproksimaj landoj: Azerbajĝano, Armenio, Belorusio, Zimbabvo, Taĝikio, Uzbekistano, Ukrainio, Vjetnamio, Egiptio, Ĉinio, Meksiko, Etiopio, Sudafriko.

Esperanton tradicie prezentis Jurij Karcev kaj Sergej Abramov kun partopreno de Julija Sanina, Irina kaj Maksim Grebeŝĉenko, kaj de gastoj el Dimitrovgrad gvidataj de Aleksandr Ĥrustaljov. En la festivalo unuafoje estis aranĝita ekspozicio de libroj kaj revuoj en Esperanto el diversaj landoj de la mondo.

Dum la festivalo, gastoj konatiĝis kun la lingvoj kaj popoloj, iliaj kutimoj kaj tradicioj, historio kaj kulturo, naciaj muzikoj kaj dancoj, kaj gustumis ekzotajn naciajn pladojn. En la festivalo estis amika, komforta etoso – etoso de paco, afableco, amikeco de popoloj!

La festivalon organizis UlGPU I. N. Uljanov, Ruslanda societo “Scio”, la palaco de libro kaj la Uljanovska Esperanto-klubo kun subteno de la registaro de Uljanovska regiono kaj de la regiona ministerio pri klerigado kaj edukado.

Sergej Abramov

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/11/ruslando-52

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Lingvoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi