Zamenhof-festoj 2023 en Eventa Servo

Eventa Servo

Ĉu jarfine vi organizos komunan manĝon aŭ alispecan eventon okaze de la naskiĝtago de L. L. Zamenhof? Ni invitas vin vaste komuniki pri via agado.

Eventa Servo de UEA ebligas krei eventan paĝon per kiu vi povas informi en interreto pri KIAM okazos KIO KIE. Rapide havi aliron al tiaj praktikaj informoj faciligas la vivon de multjaraj esperantistoj. Trovi ĉiujn informojn pri Esperanto-okazaĵoj en unu centra loko (al)logas novulojn. Vidu https://eventaservo.org.

Pasintjare la teamo de Eventa Servo faris kampanjon pri Zamenhof-festoj tra la mondo. La tiama ligilo https://zamenhof.eventaservo.org daŭre funkcias kaj ankaŭ ĉi-jare donas superrigardon de kiam kie kune festos esperantistoj.

Por aldoni eventon al Eventa Servo, necesas registriĝi. Jen instrukcia filmeto kiel fari tion: mallonge.net/es1. Se restas dubo aŭ se vi spertas praktikan malfacilaĵon, ne hezitu sendi retmesaĝon al kontakto@eventaservo.org.

Belajn festojn al vi ĉiuj!

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2023, №1139.

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi