Aŭstralio: Kongreso kaj somerkursaro 2024

somerkursaro

La Aŭstralia Esperanto-Asocio ĉiujare okazigas landan kongreson kune kun somerkursaro de Esperanto, kutime frue en januaro. Foje ili okazas kunlabore kun la Esperanto-asocioj de proksimaj landoj, kiel Nov-Zelando kaj Indonezio. La venonta kongreso/somerkursaro okazos la 5-14an de januaro 2024 en la Federacia Universitato, en la urbo Ballarat.

Ballarat estas la historia koro de Viktorio, Aŭstralio kaj estas fama pro sia ĉefa rolo en la orimpetego de la 1850-aj jaroj. Kun okulfrapaj heredaj arkitekturaĵoj kaj vivanta muzeo, kiu kaptas la fervoron de tiu epoko, oni povas plonĝi en la Aŭstralian pasintecon, nur horon kaj duono for de Melburno.

En la programo:

  • Klasoj de Esperanto
  • Vespero de teatro kaj muziko
  • Ekskursoj
  • Prelegoj pri Esperanto kaj aliaj temoj
  • Ludvespero
  • Jarkunveno

La unua programero estos vespera kunmanĝo la 5an de januaro; la lasta ero estos matenmanĝo la 14an de januaro.

Instruistoj en la somerkursaro:

Orlando E Raola. Naskiĝinta en Havano (1955), Orlando estas doktoro, kemiprofesoro, kaj aktiva esperantisto. Li nun loĝas en Usono. Iama prezidanto de Esperanto USA kaj estrarano de UEA, kaj nuna membro de la Akademio de Esperanto.
Hoan Trần (Ĝojo). En 2011 ŝi komencis lerni Esperanton ĉe universitata klubo en Hanojo. Ŝi laboris en la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo, okupis diversajn rolojn en Esperanto-organizoj (la unua azianino en la ofico de prezidanto de TEJO), kaj nuntempe studas interlingvistikon en Pollando. En Vjetnamio, ŝi ĉefe instruas Esperanton kaj helpas alilandajn instruistojn.

Pliaj informoj (kotizoj, loĝado, manĝado k. a.) estas en la retejo https://esperanto.org.au/eo/pri-ni/kongreso kaj en la elŝutebla Kongres-broŝuro.

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi