La 4a Virtuala Kongreso – jam 925 aliĝintoj.

virtuala kongresoJe la 8a de novembro 925 personoj el 81 landoj (aŭ teritorioj) jam aliĝis al la 4a Virtuala Kongreso de Esperanto, kiu okazos en la reto la 23-26an de novembro 2023 kun la temo “Enmigrado – kunfluo de homaj valoroj”. La Virtuala Kongreso estas senpaga por individuaj membroj de UEA, kiuj aliĝos al ĝi ĝis la 13a de novembro 2023. Se vi ankoraŭ ne estas IM de UEA, eblas samtempe aliĝi al UEA kaj al la VK ĉe https://vk.esperanto.net/2023/aligxilo/.

La 4a Virtuala Kongreso de Esperanto estas realigo de Universala Esperanto-Asocio. Ĉefgvidas la organizteamon la vicprezidanto de UEA, Fernando Maia Jr., ankaŭ estrarano pri Kulturo kaj Kongresoj. Kunrealigas kaj teknike prizorgas la teamo de la neprofitocela esperantista organizo E@I. Kunrealigas kaj kunprizorgas la muzikan programon Floréal Martorell kaj la teamo de Eurokka/Vinilkosmo.

Pliaj informoj ĉe https://vk.esperanto.net/2023/

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi