Konferenco de ĈEA aspiras inviti UKon al Brno en 2025

konferenco

De la 28a septembro ĝis la 1a oktobro okazis respublika konferenco de Ĉeĥa Esperanta-Asocio en Prudká apud Tišnov. Dum la konferenco estis prezentitaj, ekzemple, fervojista aktivado, planata nova retejo de Esperanta muzeo en Svitavy, novaj libroj de la eldonejo KAVA-PECH, ĉefaj momentoj en la agado de la Praga klubo E-mental kaj aliaj.

Sabate matene salutis rete la konferencon prezidantoj de la aŭstralia, germana, aŭstria kaj tanzania Esperantaj asocioj. Dum la sama semajnfino ankaŭ belgaj esperantistoj kunvenis, kaj dum la mallonga reta videokomunikado ambaŭ asocioj salutis sin. Esperanto provis sian kapablon kunligi homojn de diversaj naciecoj.

La sabata membrokunveno de Ĉeĥa Esperanto-Asocio donis la eblon diskuti vicon da temoj: asocia financa raporto, loko de venonta konferenco, ebleco aranĝi komunajn eventojn kun Germana Esperanto-Asocio, aspirado al organizado de Universala Kongreso en Brno en la jaro 2025 anstataŭ la planita 2026. La asocia prezidanto Jiří Tomeček solene transdonis atestilojn al Miroslav Malovec, Milan Kolka kaj Josef Kalčík, kiuj sukcesis en la KER-ekzameno dum la Universala Kongreso en Torino. Fine la partoprenantoj aprobis la rezolucion, kiu enhavas la ĉefajn punktojn pritraktitajn dum la membra kunveno kaj kiu estas havebla en aldonita dosiero malsupre.

Dum komuna kantado ĉe gitaro sonis Esperantaj versioj de tendaraj kaj popolaj kantoj, eminente tradukitaj el ĉeĥaj al esperanto de Vladimír Türk, J. Cink kaj aliaj tradukistoj (Kesto da viskio, Fasketo hara ktp.).

Tabulludoj plenigis la renkonton je petola ludemeco kaj konkuremo. Spontana praktikado de vortprovizo okazis. ekzemple, en ludoj “Dobble”, “Kvarteto” kaj eĉ dum la konata Homo ne koleru.

Vizito de ĝardena fervojo en Drásov inkluzivis mallongan veturadon en ĝardena fervojo kun trakŝpuro de 600 mm, kun elektra lokomotiveto, sed ankaŭ rememorigis al partoprenantoj pasintajn tempojn danke al multaj objektoj, kiujn la posedanto de la fervojo kolektas, kaj pri kiuj li kapablas atentokapte rakonti.

Sabate posttagmeze partoprenantojn atendis la ekskurso al la proksima kastelo Pernštejn kune kun trarigardo akompanata de profesia gvidanto.

Fonto: http://www.esperanto.cz/eo

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi