Proteste fermota la okcidenta legacio de la Esperanta Civito

Esperanta Civito

Laŭ propono de la Vickonsulo de la Esperanta Civito*, la Kapitulo fermos la Okcidentan Legacion en Bruselo, antaŭ la fino de 2023. La fermon tute ne kaŭzas manko de financaj rimedoj, ankaŭ ne manko de konstanta personaro: la Kapitulo kore dankas la nekonstantajn helpantojn en Belgio. La legacio estas fermota proteste kontraŭ Eŭropa Unio; la motivoj de la protesto estas esence tri.

La unua estas la rifuzo pri akreditivo por nia informa organo ĉe la gazetara servo de la Parlamento de la Eŭropa Unio (EU). La dua estas la malrespekto fare de EU-instancoj pri la EU-Reglamento numero 1, laŭ kiu la angla ne rajtas plu esti oficiala lingvo de Eŭropa Unio. La tria estas la orientiĝo de EU, kaj specife de la Komisiono, akcepti la aliĝpeton al EU faritan de ŝtatoj en milita stato.

La tria motivo fontas el la rezolucio pri Palestino, unuanime aprobita de la Civita Senato la 13an de aprilo 2009, kies antaŭlasta paragrafo deklaras ke “la ŝtatoj en konflikto, kaj specife en balkanizita areo kiel Proksima Oriento, ne rajtas aspiri al membreco en internaciaj organizoj, interalie Eŭropa Unio”. Pro analogio tiu paragrafo, koncernanta Israelon kaj Palestinan Nacian Aŭtoritaton, etendiĝas ankaŭ al kvar ŝtatoj kiuj havas landlimon kun Eŭropa Unio, interalie Ukrajno.

La Vickonsulo aldone komentis: “En Eŭropa Unio regas konfuzo pri la reprezentoroloj: la Uniestro, el diplomatia vidpunkto, estas la prezidanto de la Eŭropa Konsilio, tio estas “kolegia ĉefministraro” (se paŭsi la nomon de instanco en la dissolviĝinta Jugoslavio, nome la “kolegia prezidantaro”), kaj ne la ĉefkomisarino, kies ofico ne estas ilustri la pozicion de la Unio en internacia politiko, sed defendi (kun la ceteraj komisaroj) la interesojn de la Unio kontraŭ ĝiaj membroŝtatoj. Prave (evidente Ankaro kleras aŭ malicas pri diplomatio pli ol Bruselo) la prezidento de Turkio sidigis apud sin nur s-ron Charles Michel, dum s-ino Ursula von der Leyen devis kontentiĝi pri iomete distanca sofo, okaze de ĉi-jara oficiala renkonto.”

La rilatoj de la Esperanta Civito kun internaciaj institucioj en la areo, unuavice Konsilio de Eŭropo en Strasburgo, ekde nun estos prizorgataj el Svislando.

Fonto: HeKo 823 6-C, 18 okt 2023

* En la Esperanta Civito estas kvin vickonsuloj (vd. www.esperantio.net). Supozeble temas pri la “unua Vickonsulo” Giorgio Silfer. (La red.)

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi