LEA kunlaboras kun la universitato Vytautas la Granda

LEALa 11an de oktobro 2023 la rektoro de la universitato Vytautas la Granda en Kaŭno, prof. Juozas Augutis akceptis la prezidanton de Litova Esperanto-Asocio (LEA) Povilas Jegorovas kaj la direktoron de la Monda centro de litovoj Valdas Kubilius. Estis diskutita kunlaboro inter Litova Esperanto-Asocio kaj la universitato. Estis interkonsentitaj jenaj aferoj:

1. La universitato enkondukos instruadon de Esperanto kiel elekteblan studobjekton. LEA proponos la instruiston kaj disponigos lernomaterialon.
2. LEA donacos sian bibliotekon al la universitato.
3. La universitato disponigos siajn ejojn por bezonoj de LEA kaj por ties havaĵo.
4. LEA kaj la universitato kunorganizos diversajn aranĝojn. Unue temas pri la 59aj Baltiaj Esperanto-Tagoj en 2025 en Kaŭno surbaze de la universitato.
5. La universitato instigos studentojn verki diplomverkojn pri interlingvistiko, esperantologio, lingva politiko, lingva planado k. s.
6. La universitato kaj LEA efektivigos komunajn eldonprojektojn.

En proksima estonteco la universitato kaj LEA subskribos kontrakton pri kunlaboro, iu kiu respeguliĝos ĉiuj supre listigitaj kaj eventuale aliaj aferoj.

Povilas Jegorovas

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/10/litovio-64

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi