Lingva Festivalo en Novosibirsko

novosibirsko

La 30an de septembro en la junulara centro “Zodiak” en Novosibirsko, la plej granda urbo en Siberio, okazis la tradicia lingva festivalo. Ĉi-jare al la venintoj estis prezentitaj la gestolingvo, la persa, hispana, kazaĥa, korea, japana kaj aliajn, entute: deko da lingvoj.

En la festivala programo partoprenis kvar aktivuloj de la Novosibirska Esperanto-klubo: Stanislav Katsko, Alla Lamŝakova, Marina Nepoĉatyĥ kaj Marina Saĥarova. Ili rakontis pri la historio de Esperanto, pri la Esperanto-movado kaj pri la agado de la klubo.

Stanislav Katsko

Foto: Хобби-центр «Зодиак»

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/10/ruslando-51

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Lingvoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi