UEA invitas prelegi en IKU 2024 en Aruŝo

aruŝoKadre de la 109a UK en Aruŝo, Tanzanio, okazos la 77a sesio de la Internacia Kongresa Universitato (IKU). UEA invitas proponojn por IKU-prelegoj, kiuj estu sendataj al la IKU-sekretario amri@huji.ac.il plej laste la 31an de januaro 2024. Lige kun la IKU okazos studsesio de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) kaj la Scienca Kafejo (SK). Kandidatoj por IKU-prelego povas samtempe proponi AIS-kurson, kiu konsistos el unu IKU-prelego, 1-2 kromaj prelegoj kaj eventuale ekzameneto. Eblas ankaŭ proponi nur por la SK, kiu konsistas el pli mallonga (ĉ. duonhora), pli popularnivela prelego. Bonvolu indiki, ĉu via propono estu konsiderata ankaŭ kiel AIS-kurso, aŭ nur por la SK. Kiel en Montrealo kaj Torino, la IKU-prelegoj estos hibridaj, do eblos prelegi per Zoom, kvankam ĉeestaj prelegoj estos preferataj.

La proponoj estu pri interesaj, allogaj temoj kaj taŭgaj por klera publiko. Ĉiu propono enhavu mallongan resumon de la prelego kaj koncizan biografieton de la preleganto, ĉiu de amplekso de proksimume kvin linioj. Aparte estas bonvenaj proponoj de personoj, kiuj ne jam aŭ malofte prelegis en IKU. La proponoj estos profesie prijuĝitaj de la IKU-komisiono. Tiuj, kiuj ne estos elektitaj por la IKU, povos tamen esti konsiderataj por la SK. Ĉiu preleganto devas esti kongresano kaj mem zorgi pri sia aliĝo (https://uk.esperanto.net/2024/).

Akceptita IKU-prelego estos rekompencita per honorario de 240 EUR. Por IKUaIS-kurso la honorario estos 300 EUR kaj por Scienca Kafejo – 120 EUR. Duono de la honorario dependas de ĝustatempa livero de la teksto por la IKU-libro kaj duono – de la fizika prezentado de la prelego. Pliaj detaloj kaj antaŭaj prelegoj kaj resumoj troviĝas en la retejo de IKU: https://uea.org/kongresoj/universitato.

Daŭre aĉeteblas ĉe la Libroservo de UEA la papera IKU-libro 2023, 241 p., 19 IKU- kaj SK-prelego-tekstoj kaj tri-lingvaj resumoj kaj multaj ilustraĵoj (https://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=7606) kaj IKU-libroj de antaŭaj jaroj.

Kiel la Rektoro estis nomumita d-ro Élisée Byelongo de Kongo D.R. kaj Sudafriko.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2023, №1134.

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi