Esperantaj jubileoj kaj memordatoj en oktobro 2023

oktobro

3. Antaŭ 85 jaroj estis ekzekutita Vladimir Valentinoviĉ Varankin (Варанкин, 1902-1918-1938), rusa sovetunia pedagogo, membro de la Lingva Komitato (1930-34), redaktoro de Ruĝa Esperantisto (tri numeroj, 1921-22), aŭtoro de Teorio de Esperanto: Helpilo por superaj Esperanto-kursoj (1929) kaj de la populara romano Metropoliteno (1933, angle 1979, ruse 2008).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 291-293).

4. Antaŭ 85 jaroj estis ekzekutita Nikolaj Vladimiroviĉ Nekrasov (Некрасов, 1900-1915-1938), rusa sovetunia ĵurnalisto, membro de la Lingva Komitato (1929-38), kunfondinto (1922) kaj redaktoro de La Nova Epoko (ekde oktobro 1923 ĝi iĝis literatur-scienca aldono de Sennacieca Revuo), poeto kaj tradukanto, i.a., de Eŭgeno Onegin de A. Puŝkin (1931).

5. Antaŭ 160 jaroj naskiĝis Kejla Senderovna Zamenhof (fraŭline: Zilbernik, 1863-1887-1921), la edzino de Lazarj Markoviĉ Zamenhof, konata en Esperantujo kiel Klara Zamenhof.

5. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Stefan MacGill (1948-1948-), novzelanda (1948-76), nederlanda (1976-1986) kaj hungaria (1986- ) instruisto, komputisto kaj denaska esperantisto; oficisto de la Centra Oficejo de UEA (1977-86, ĝia direktoro dum 1980-85); vicprezidanto (1977-79) kaj prezidanto (1979-80) de TEJO, vicprezidanto (1989-92) kaj prezidanto (1992-94, 2009-13) de ILEI, vicprezidanto de UEA (2013-19); redaktoro de la Jarlibro de UEA (1976-86), Juna Amiko (1986-96, 2000-13), Internacia Pedagogia Revuo (1990-92) kaj Esperanto (2016-17); aŭtoro de pluraj libroj, i.a: La laŭta vekhorloĝo (1979), Pordoj (1985), Najbaroj kaj boroj (1989), Tendaraj tagoj (3 kajeroj, 1991-94), Nemave edifi (2007) k. a. Ricevis la titolon La Esperantisto de la Jaro (2016) kaj la premion Onisaburo Deguĉi (2021).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 185-186).

6. Antaŭ 90 jaroj naskiĝis Michel Duc Goninaz (1933-1946-2016), franca filologo, Esperanto-instruisto kaj vortaristo, reviziinto de la novaj eldonoj de PIV (2002, 2005), membro de la Akademio de Esperanto (1976-2016) kaj direktoro de la Akademia sekcio Gramatiko (1983-92), aŭtoro kaj tradukinto de pluraj verkoj (La fremdulo de A. Camus, 1993; Sonĝonovelo de A. Schnitzler, 1997; Kun diablo en la korpo de R. Radiguet, 2006 k. a.), laŭreato de la titolo La Esperantisto de la Jaro 2002.
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 79-80).

15. Antaŭ 110 jaroj naskiĝis Egidius “Luuk” Wensing (1913-1930-2004), nederlanda entreprenisto (direktoro de unu el la tri sekcioj de Philips), kunfondinto kaj prezidanto de Instituto por Esperanto en Komerco kaj Industrio, tradukinto de kelkaj reklamaj broŝuroj de Philips, vicprezidanto de UEA (1962-72, 1974-77), la unua prezidanto de Institucio Hodler ‘68 (1968-72).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 299-300).

16. Antaŭ 110 jaroj naskiĝis Božidar Popović (Поповић, 1913-1932-1993), serba/jugoslavia astronomo kaj esperantisto, direktoro de Esperanto-Instituto en Sarajevo (1958-62) kaj de Jugoslavia Esperanto-Instituto (1962-65), prezidanto de Jugoslavia Esperanto-Federacio (1969-79), komitatano (1953-77) kaj vicprezidanto (1973-74) de UEA, aŭtoro de populara Esperanto-lernolibro (kvar eldonoj ekde 1953), ĝenerala sekretario (1954-71) kaj prezidanto (1971-77) de ISAE, honora membro de UEA (1977).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 232-233).

19. Antaŭ 15 jaroj forpasis Bernard Golden (1925-1945-2008), usona antropologo, arkeologo, muzeologo kaj esperantisto, en 1971 ekloĝinta en Hungario; unu el la plej fekundaj aŭtoroj en Esperanto kun pli ol tri mil artikoloj, recenzoj, beletraĵoj kaj tradukoj aperintaj en 157 gazetoj, plej multe en Heroldo de Esperanto (140) kaj Monato (126); aŭtoro de kvin originalaj prozlibroj, tri prilingvaj libroj, unu kolekto de unuaktaĵoj, kompilinto de la Esperanta parto de la 20-lingva Dictionarium museologicum (1986); laŭreato de 16 premioj en la Belartaj Konkursoj de UEA; membro de la Akademio de Esperanto (1983-2001) kaj direktoro de ĝia sekcio pri Ĝenerala Vortaro (1984-98), estrarano de CED (1981-86).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 104-105).

23. Antaŭ 90 jaroj forpasis Ivan Gennadjeviĉ Ŝirjajev (Ширяев, 1877-1895-1933), rusortodoksa pastro, aŭtoro de kelkaj prozaj Esperanto-libroj, inkluzive de Sen titolo, kiun kelkaj taksas la plej frua originala Esperanto-romano, “iniciatinto-ĉefredaktoro” de Enciklopedio de Esperanto (1934).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 277-278).

28. Antaŭ 50 jaroj (1973) en Tjumeno fondiĝis la Esperanto-klubo “Revo”, unu el la plej aktivaj en Sovetunio dum la 1970-80aj jaroj.

Aleksander Korĵenkov

Foto de Игоревич https://commons.wikimedia.org/w/index.php?curid=47779226

Ĉi tiu listo de Esperantaj jubileoj kaj datrevenoj por oktobro 2023 aperis en la septembra (aŭtuna) eldono de La Ondo de Esperanto (2023).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2023, №3 (317).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/10/oktobro-9

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi