Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Pliaĝuloj, 1 oktobro 2023

PliaĝulojMaljuniĝo de la tutmonda popolo estas neŝanĝebla tendenco, interalie pro gigantaj antaŭenpaŝoj de la medicina scienco. Plena respekto de homaj rajtoj inkludas specialan atenton al specifaj grupoj. Pro tio, en 2023, ni pripensas la universalajn homajn rajtojn por pliaĝuloj.

La momento gravas, ĉar la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj mem 75-jariĝas, ekde sia lanĉo en 1948. Mondo kie ĉiuj plene ĝuas la samajn rajtojn eblas nur per forta solidareco inter generacioj. Necesas novaj sindevigoj de la tuta socio, por vera protekto de rajtoj por nuntempaj kaj estontaj generacioj de pliaĝuloj.

La homaj rajtoj estas por la tuta vivo, sed necesas specialaj klopodoj en ĉiu vivperiodo. Registaroj devas konstrui intergeneraciajn modelojn por protekto de homaj rajtoj. Por konstrui tion, necesas alproksimigi generaciojn kaj aŭskulti ankaŭ la pliaĝulojn.

Kiam ni parolas pri interkompreniĝo kaj aŭskultado, lingvoj gravas. Multfoje, pliaĝuloj estas portantoj de lingvaj trezoroj, ĉu specifaj endanĝerigataj lingvoj, ĉu variaĵoj de naciaj lingvoj. Fakte, pliaĝuloj estas vivaj informiloj pri kulturaj kaj lingvaj ŝanĝoj.

Esperanto estas pontolingvo, ne nur en plej evidenta senco inter malsamlingvanoj, sed ankaŭ per la Esperanto-komunumo, inter malsamaj generacioj. Esperantujo proponas plurajn eblecojn al ĉiuj riĉigi sin je novaj scioj pri landoj, kulturoj, valoroj kaj vivkutimoj; je novaj amikoj ĉirkaŭ la mondo; je novaj eblecoj kunlabori en pluraj kampoj; je novaj okazoj vidi la mondon per nova kunlabora perspektivo – kaj je novaj aliroj por solvi la grandajn mondajn problemojn per kunagado inter ĉiuj popoloj kaj ĉiuj generacioj.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2023, №1133.

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi