Partoprenu! Plibonigante junularan civitan spacon per pli fortaj junularaj organizoj

partoprenu

Dum la Internacia Junulara Kongreso 2023 (Lignano Sabbiadoro, Italio – de la 5a ĝis la 12a de aŭgusto 2023), okazis la internacian seminarion “Partoprenu! Plibonigante junularan civitan spacon per pli fortaj junularaj organizoj”, organizita de TEJO, kunlabore kun la Konsilio de Eŭropo (KdE). La seminario donis la eblon al 20 junuloj diskuti kaj lerni pri la temo kiel plibonigi junularan civitan spacon per pli fortaj junularaj organizoj.

Manuela Burghelea (komitano B de TEJO) partoprenis la seminarion kaj rakontas:

«Mi aliĝis al la seminario “Partoprenu!” por lerni pri manieroj engaĝiĝi en junularaj asocioj aŭ organizoj kaj pri junulara agado pli ĝenerale. Estas revo de iuj esperantistoj starigi junularan grupon aŭ aktiviĝi en jam ekzistanta, sed ekzistas defioj: malmulto da membroj kaj aktivuloj, nekonstanteco pro vivŝanĝoj aŭ translokiĝoj, manko de sperto pri varbado, komunikado kaj organizado. La seminario okazinta en Lignano estis spaco en kiu ni povis starigi ĉiajn demandojn kaj provi kune trovi solvojn, diskuti dubojn kaj lerni unu de la alia. Tre interese estis ankaŭ malkovri diversajn programojn por kreado de afiŝoj kaj varbiloj aŭ por organizi la komunan laboron.

« Inkluziveco estis ŝlosila principo. La seminarion riĉigis ĝuste la diverseco de la partoprenantaro. Por mi estis aparte mirinde kontaktiĝi kun junuloj de Serbio, ĉar ĝis la seminario mi ne havis tian ŝancon antaŭe, malgraŭ tio ke mi devenas de la najbara Rumanio.

« Fine, “Partoprenu!” stimulis nin per kreskigo de konoj, sperto, memfido kaj reto de kontaktoj. Dankon al TEJO kaj KdE pro la organizado!»

Legu pli en la retejo de TEJO https://www.tejo.org/seminario-partoprenu-2023/

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi