La 9an de aprilo 2023, per jeso de 86% el la voĉdonintoj (43 el la 45 akademianoj voĉdonis), la Akademio aprobis la jenan deklaron:
Deklaro pri la Esperanta litero ŭ
A. La Akademio de Esperanto konstatas, ke
- la Esperanta litero ŭ plej ofte aperas en la sonkombinoj “aŭ” kaj “eŭ”;
- eĉ inter spertaj esperantistoj ne regas konsento pri la demando, ĉu la litero ŭ estas permesebla ankaŭ en aliaj pozicioj, kaj se jes, en kiuj pozicioj;
- la Gramatiko de la Fundamento de Esperanto (en siaj germana kaj rusa versioj) instruas, ke ŭ estas uzata nur post vokaloj;
- ekzistas provoj anstataŭigi la malmultajn ekzistantajn Esperantajn radikojn, en kiuj ŭ ne estas antaŭata de a aŭ e, per aliaj radikoj aŭ esprimoj, ekzemple “poŭpo” per “pobo” aŭ “ŝipvosto”, kaj “ŭato” per “vato”.
B. Detale studinte la problemaron, la Akademio
-
- rekomendas, ke, proponante novan Esperantan radikon, oni evitu uzi en ĝi la literon ŭ en alia pozicio ol en la sonkombinoj “aŭ” kaj “eŭ”;
- rekomendas – depende de la situacio – uzi v aŭ u anstataŭ ŭ, kiam oni kreas novan Esperantan radikon surbaze de nacilingva esprimo enhavanta la sonon de ŭ (aŭ similan sonon) ne antaŭatan de a aŭ e;
- agnoskas, ke la Fundamenta kaj plej kutima nomo por la litero ŭ estas “ŭo”;
- akceptas, ke en elkri-esprimoj kaj sonimitoj la litero ŭ povas aperi en aliaj pozicioj ol en kutimaj Esperantaj radikoj, ekzemple silabkomence aŭ inter konsonanto kaj vokalo (kiel ekzemple en la zamenhofa elkri-esprimo “ŭa” kaj en la sonimito “kŭaks”);
- opinias, ke, indikante la prononcon de fremdaj esprimoj per Esperantaj literoj, oni uzu ŭ por indiki sonon egalan aŭ tre similan al la Esperanta prononco de ŭ sendepende de la pozicio de la sono en la koncerna esprimo, ekzemple Wells [ŭelz] kaj Pwani [pŭani], tamen konsciante, ke tia prononcindiko ne estas esperantigo.
Fonto: https://www.akademio-de-esperanto.org/decidoj/pri-la-litero-u.html