5-4-3-2-1 ek!

movemoLa kvinan fojon ni invitas vin al monata defio, kiu eventuale povas ŝanĝi vian vivon. Tio ne estas simpla troigo. Sen voli citi ĵurnalojn, librojn kaj tedi vin per tiaj aferoj, kredu min kiam mi diras, ke se vi volas pliboniĝi pri io ajn en la vivo, vi bezonas fari tion prefere iomete ĉitage. La plej evidenta ekzemplo por tio estas lingvo-lernado. MoVeMo (Monda Verk-Monato) tre utilas por pli boniĝi pri via kono de Esperanto, sed ne nur. Tio estas hazarda kromrezulto de la monato. Dum la ĉiutaga aktivado vi profunde komprenos, ke por sukcesi je via defio, je via celo, tre bonvenos homoj, kiuj faras la samon kiel vi. Homoj, kiuj ĉiutage kontraŭbatalas siajn cerbojn por okupiĝi pri la elektita tasko por kompletigi la tagon.

Kiam ajn vi volas ion novan fari, novan kutimon alporti en vian ĉiu tagan vivon via cerbo arde kontraŭstaras la ideon. Bonvolu ne ĝeni per novaj ideoj la jam ekzistantajn neŭrovojojn, kiujn via cerbo jam tiom zorgeme nutris kaj fortigis, bonvolu ne defii ĝin per kreskigo de novaj nervoj, ĉar la ekzistantaj jam sufiĉas.

Sed ja estas tiel: vi bezonas ripeti al vi mem, ke malgraŭ ĉiu kontraŭstaro vi dediĉos tiujn kvin minutojn de via tago al legado de paĝo en Esperanto. Vi verkos tiujn kvin frazojn kaj vi faros tion ankaŭ la sekvan tagon. Kaj por tio vi bezonos komunumon, kiu subtenos vin en tio. Kiuj ĝojos pri viaj sukcesoj kaj kuraĝigos vin dum la malfacilaj tagoj.

Ĉar tridek tagoj estas multe. Kaj pro tio vi povas elekti malfacilan projekton. Ĉar dispecigante ĝin al tri foje dek tagoj vi povos tre bonan progreson fari. Ne forgesu: verki unu frazon tage pli bonas ol neniom. Unu paragrafon legi pli bonas ol eĉ ne malfermi la libron, verki unu linion de kodo estas pli ol nenia kodo, unu ideo estas pli ol nenio. Tio iĝos tridek frazoj verkitaj, tridek paragrafoj legitaj, tridek linioj koditaj, kaj tridek novaj ideoj fine de la monato!

Estas facile diri, sed tio estas preskaŭ nenio, ne sufiĉas, oni bezonas elekti ion pli malfacilan, pli grandan! La celo estas vere fari ĉiu tage la taskon kaj persisti. La rezisto de la cerbo, la kontraŭstaro facile venkeblas per rekalkulado: 5-4-3-2-1, ek, mi faru la taskon! Kaj en la telegramo-grupo ni aŭdos vian antaŭeniron, en Zoom-kunvenoj ni subtenos vin.

Ĉi jare eĉ pli ol iam ajn: ni renkontiĝos ne nur en la semajnfinoj por rakonti kiel esti la semajno, sed fakte ĉiu tage. Se vi sentas tiel, ke vi bezonas vidi konatan vizaĝon por subteni vin dum ajna tago de la monato, tiam venu al la Zoom-ĉambro je 17:00 UTC. Vi trovos iun tie kiu estos laboranta pri la defio kaj vi ricevos la instigon kiun vi bezonas por mem fari vian tagan pecon de la projekto.

Ĉar ĉiu peco gravas.

Do venu la kvinan fojon, aŭ la unuan, duan, trian, kvaran. Montru al ni viajn pecojn. Rakontu al ni kion vi kreas, kio kaptis vian atenton, kio gravas nun por vi. Montru al ni kio timigas vin pri la tasko. Montru al ni pri kio vi bezonas helpon.

Post tridek tagoj eble ne ĉiujn respondojn vi havos, sed kelkajn certe. Bonvenon al la 5a MoVeMo, ni komencos post kvar tagoj! Dankon, ke vi estas kun ni.

La aliĝilon kaj pliajn informojn vi trovas ĉi tie: https://bobelarto.ink/movemo/.

Fonto: https://bobelarto.ink/2023/10/27/5-4-3-2-1-ek/

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi