Partoprenu Retoson

Retoson

La Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) denove organizas sian retan eventon Retoson (kunigo de ‘reta’ kaj ‘etoso’), okazonta de la 27a ĝis la 30a de oktobro 2023: https://retoso2023.tejo.org/.

La evento enhavos malaĉan programon, tre diversan kaj plenan je koncertoj, atelieroj, prelegoj kaj interagaj programeroj. La programtabulo alireblas ĉi tie kaj ankaŭ en Google-kalendara formato. Elstaraj kontribuoj inkluzivas koncertojn de Benĝi kaj Clarissa, anoncon de la datoj de la venontjara IJK, la IRIS podiaj diskutoj, la unuan retan montron de la Muzikalo “Petveturaj Aventuroj” kaj multe pli.

Partopreni estas tute senkosta por ĉiuj. Vi povas aliĝi ĉi tie por aperi en la listo de aliĝintoj kaj ricevi ĉiujn gravajn informojn pri la evento. Alikaze, unuopaj programeroj libere alireblos de la programtabulo kaj baldaŭ aperos en Eventa Servo. Por pliaj informoj, aliĝu la telegramgrupon aŭ kontaktu la organizteamon ĉe retoso.tejo@gmail.com.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2023, №1138.

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi