Esperanto-novaĵoj en Telegramo

telegramoHieraŭ, la 23an de septembro al la Telegrama kanalo “Esperanto-novaĵoj” (https://t.me/esperanto_news) aliĝis centa abonanto. Ĉi tiu kanalo estis fondita la 13an de julio 2023 por diskonigi koncizajn Esperanto-novaĵojn, ĉefe el la ĉiutage aktualigata novaĵretejo “La Ondo de Esperanto” (https://sezonoj.ru).

Telegramo estas senpaga nuba tujmesaĝilo por komputiloj kaj poŝtelefonoj. Esperantistoj uzas ĝin por sendi tekstajn kaj voĉajn mesaĝojn, kaj por telefonvoki kaj videovoki aliajn parolantojn. Eblas sendi per ĝi ĉian enhavon: bildoj, filmetoj, movbildoj, glumarkoj kaj dosieroj. En Telegramo funkcias grupoj, en kiuj esperantistoj interparolas pri diversaj temoj, kaj kanaloj. Kanalo estas unudirekta loko kun mesaĝoj pri difinita temo. Ĉiu kanalo havas specifan temon. Malkiel grupo, kanalo ne estas loko por diskuti, sed por informiĝi pri difinita temo, sed ĉe la kanalo “Esperanto-novaĵoj” funkcias samnoma grupo/babilejo.

La plej “amasa” Esperanto-kanalo en Telegramo estas “Esperantaj memeoj” kun 539 abonantoj, sed la plej freŝa novaĵo en ĝi estis publikigita antaŭ 19 tagoj.

Se vi uzas Telegramon kaj vin interesas novaĵoj pri Esperanto kaj ties komunumo, aliĝu al la kanalo “Esperanto-novaĵoj” ĉe https://t.me/esperanto_news.

AlKo

PS. Intertempe al “Esperanto-novaĵoj” aliĝis jam 101 abonantoj.

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/09/telegramo

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi