La 14a JES okazos en Storkow

Jes

JES – la Junulara E-Semajno – estas unu el la plej grandaj Esperanto-aranĝoj de la junularo. Ĉiujare ĝi okazas ĉirkaŭ novjaro dum unu semajno, kutime en Germanio aŭ Pollando. Ĝi okazos jam la 14an fojon.

JES 2023 okazos en Storkow, inter Berlino kaj Frankfurto ĉe Odro, de la 27a de decembro 2023 ĝis la 3a de januaro 2024. Organizas ĝin ĉi-foje kelkaj aktivuloj ĉefe de GEJ (Germana Esperanto-junularo), sed ankaŭ kaj el aliaj landoj. Kune kun pli ol 200 homoj el minimume 20 landoj ni babilos, diskutos, lernos, ludos, festos kaj ĝuos ene de unika etoso! Atendas vin agrabla tempo, renkontiĝoj kun interesaj homoj kaj multaj bonaj travivaĵoj!

Ankaŭ en tiu ĉi jaro ni preparos por vi riĉan kaj buntan programon – kun koncertoj, ekskursoj, Esperanto-kursoj kaj multe pli! Aparta programo por novuloj certigos, ke vi sentos vin bone ankaŭ se vi ne jam konas multe da homoj aŭ se tiu ĉi estas via unua aranĝo!

Dum la tago okazas ekzemple prelegoj, ludoj, dancado kaj manlaboro. La tagan programon ĉefe okazigas la partoprenantoj mem – do se vi havas interesan ideon, ne hezitu malkaŝi vian proponon al ni en la aliĝilo! Ankaŭ dum la vespero kaj nokto multe okazas. En la vespera programo vi trovos ekzemple koncertojn, sed ankaŭ tradiciajn programerojn kiel la interkonan vesperon, la trinkomanĝan nokton, la silvestran balon kaj la internacian vesperon.

Kaj tio ne estas ĉio. Post la “oficiala” vespera programo estas tempo por plue “maldormi” – en la trinkejo, gufujo aŭ diskejo…

Al JES jam aliĝis 106 personoj.

Aliĝilo https://jes.vin/eo/alighoj/alighilo
Kotizoj https://jes.vin/eo/alighoj/kotizoj
Pliaj informoj https://jes.vin/eo

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi