Originala beletro en BibLO

BibLO

BibLO estas siglo por la biblioteko de La Ondo de Esperanto. Ĝi estis fondita en 1998 surbaze de la privata kolekto de Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov. La biblioteko kreskas danke al donacoj, aĉetoj, interŝanĝo kaj danke al libroj, kiujn oni sendas al La Ondo de Esperanto por recenzo.

La ĉefa celo de BibLO estas kolektado, registrado kaj diskonigo de libroj en/pri Esperanto kaj de libroj interlingvistikaj, kiuj estis eldonitaj en Ruslando kaj Sovetunio. Jam aperis kelkaj eldonoj de tiutema bibliografio. Sed ni laŭeble kolektas ankaŭ librojn pri zamenhofologio, esperantologio, historio kaj kulturo de Esperanto, tradukojn de la rusa beletro kaj originalan beletron.

Ĉi tiu bibliografio listigas ĉiujn beletrajn librojn de BibLO, kiuj estas originale verkitaj en Esperanto. La libroj estas dividitaj je du grupoj: (1) antologioj, krestomatioj kaj similaj pluraŭtoraj kolektoj kies aŭtoroj ne estas indikitaj en la baza bibliografia priskribo; (2) verkoj de aŭtoroj nomitaj en la bibliografia priskribo. Estas registritaj ankaŭ libroj miksitaj, kiuj enhavas ne nur originalajn verkojn beletrajn, sed ankaŭ tradukitajn kaj nebeletrajn verkojn. Krome estas registritaj kelkaj libroj de bone konataj Esperantaj aŭtoroj (Eroŝenko kaj Waringhien) kiuj estis verkitaj nacilingve kaj poste tradukitaj en Esperanton. Aliflanke, ni ne konsideris klare didaktikajn legolibrojn sen beletraj pretendoj, kaj do en la listo estas, ekzemple, La verda koro de Julio Baghy kaj “facilaj rakontoj” de Sten Johansson, sed mankas Gerda malaperis! de Claude Piron kaj similaj verketoj. Fine, estas listigitaj nur libroj presitaj, sed ne bitlibroj.

Ĉi tiu bibliografio ne havas sciencan valoron, ĉar ni uzis koncizan bibliografian priskribomanieron, kiu tamen sufiĉas por scii, kiuj libroj estas en BibLO (interalie, por eviti aĉeton de duoblaĵoj). Ĝi do estas nura librolisto.

Je la 25a de septembro 2023 en BibLO estas registritaj 435 originalaj beletraj libroj, inkluzive de reeldonoj. Laŭ la aŭtoroj (sen konsidero de antologioj) la plej reprezentata estas István Nemere, kies 18 libroj estas en nia kolekto; sekvas Trevor Steele, Julio Baghy (14), Sten Johansson (11), Mikaelo Bronŝtejn, Kálmán Kalocsay (10), Julian Modest (9), Lorjak, William Auld kaj Vasilij Eroŝenko (8), Jean Forge (7) k. a.

Legu la bibliografion ĉe https://esperanto-ondo.ru/Biblo-or.htm.

Ni estos kontentaj, se ĉi tiu listo estos utila ne nur por ni, sed ankaŭ por interesatoj pri la Esperanta literaturo. Se vi trovos mistajpojn kaj aliajn erarojn, ni estus dankaj, se vi sciigus ilin al ni. Volonte ni akceptos donace tiujn originalajn beletraĵojn, kiuj mankas en nia listo. Kontaktu nin ret-poŝte.

Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov

Foto de Halina Gorecka

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/09/biblo-8

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Halina Gorecka, Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi