RET en la ĉefurbo de Tatarstano

RET

Ekde la 14a ĝis la 23a de aŭgusto apud la urbo Kazano, ĉefurbo de la Respubliko Tatarstano, en la turisma ripozejo “Cigna” okazis la tradicia renkontiĝo Rusiaj Esperanto-Tagoj (RET), kiun partoprenis 80 esperantistoj el 33 rusiaj urboj, ankaŭ kelkaj eksterlandanoj. La ĉeftemo de RET estis “Du popoloj – du kulturoj”.

En la kadro de RET pasis raport-elekta konferenco de Rusia Esperantista Unio (REU), kiu akceptis novan version de la Statuto de REU, elektis la prezidanton de REU (la posteno restis ĉe Aleksandro Lebedev), la estraron kaj la revizian komisionon de REU. (Legu la konferencajn decidojn ĉe https://sezonoj.ru/2023/08/ruslando-48.)

Estis prezentitaj instruaj kaj distraj programoj: paroliga kaj tradukista kursoj, kiujn gvidis spertaj esperantistoj Svetlana Smetanina kaj Mikaelo Bronŝtejn; diversaj informaj kaj diskutaj rondotabloj, Poezia horo de Raja Kudrjavceva, amuza prezent­aĵo de Mikaelo Abramoviĉ. Precipe riĉa estis la koncerta programo: poezia-muzika komponaĵo pri Osip Mandelŝtam (gvidantoj Mikaelo Bronŝtejn kaj Ludmila Novikova), personaj kaj grupaj kantkoncertoj de Mikaelo Povorin, kvaropo Ekvinokso (Andreo Obrezkov, Valerij Vorobjov, Aleksandro Osokin kaj Evelina Sokolova). La perla programero estis koncerto de la esperantistino el Kazano Jekaterina Ŝatrova, komponistino kaj kantistino.

En la lasta vespero de RET okazis granda koncerto, en kiu siajn talentojn, krom la menciitaj artistoj, montris Valerija Jareŝko, Aleksandr Ĥrustalev, Vladimir Sapoĵnikov, Jan Karapetjan, Sergej Rovnij kaj multaj aliaj.

Okazis interesaj ekskursoj en Kazano, en la nova scienca urbo Innopolis kaj en la malnova insulo-urbo Svijaĵsk.

Bedaŭrinde, necesas konstati, ke la meza aĝo de la partoprenintoj estas 55 jaroj, kio atestas pri ioma stagnado de la Esperanto-movado en Rusio. Tamen esperigis ĉi-rilate la 4-jara Kirill Ĵitĉenko, denaska esperantisto el Ufa, kiu ĉiujn ravis per sia flua parolado en Esperanto.

Ludmila Novikova

Ĉi tiu artikolo aperis en la septembra (aŭtuna) eldono de La Ondo de Esperanto (2023).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2023, №3 (317).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/09/ruslando-49

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi