Unu el la riĉaĵoj de la mondo estas la abundo de lingvoj, kun siaj diversaj kulturaj ecoj kaj siaj diversaj manieroj esprimi la rilatojn de la homaro kun sia ĉirkaŭaĵo. Ĉiuj tiuj lingvoj gravas, samkiel ĉiuj kulturoj kaj ĉiuj homoj. Por interkompreniĝo ni bezonas, do, multlingvan aliron, sed aliro kiu samtempe peras inter la lingvoj. Traduki, en sia plej vasta senco, estas alproksimiĝi. Ĝi devenas de nia forta volo dialogi kaj trovi komprenon.
En la 30a de septembro, ni honoras lingvajn profesiulojn kiuj laboras malantaŭ la kulisoj por faciligi interkompreniĝon kaj antaŭenigi diplomation. Tradukado ebligas rimarkigi plurajn rakontojn, vidpunktojn kaj ideojn pri la sama mondo kie ni vivas.
Per tradukado ni festas nian komunan homecon. Antaŭ gravaj defioj de la homaro, tradukado estas ponto por pripensi pacon kaj sekurecon, por plifortigi multflankismon, por antaŭenigi daŭripovan evoluigon, humanitaran helpon, dignon kaj homajn rajtojn.
Por bone kunlabori, ni bezonas bone kompreni unu la aliajn, en respekta kaj malferma maniero. Ni bezonas bone komuniki kaj, egale grave, bone aŭskulti. Tiel la Universala Esperanto-Asocio, ekzemple, provas uzi Esperanton por trovi pliajn motivojn kaj eblecojn kune vivi en mondo, kie niaj agoj efikas sur la tutan globon. Ni forte admiras tiujn kiuj, laŭ siaj diversaj manieroj, celas redukti la lingvajn barilojn – inkluzive de tiuj tradukistoj kaj interpretistoj kiuj laboras en stato de persona risko, ekzemple en militaj konfliktoj.
Lingvaj rajtoj estas homaj rajtoj – la rajto esprimi sin per lingvoj kaj lingvouzoj kiujn oni plej bone scipovas. La klopodo traduki estas la klopodo aliri al ĉiuj homoj kaj lasi neniun malantaŭe.
Ni festu samtempe homan lingvan diversecon kaj la laboron por kunigi homojn trans lingvaj diferencoj – por la estonta pluvivo kaj prospero de la planedo.
Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2023, №1132.
“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news