NAKSE atendas vin en Rozoj

nakse

La dua NaturAmika KulturSemajno en Esperanto (NAKSE), kiu okazos la 1-7an de oktobro 2023 en Rozoj (Costa Brava), proponas tre riĉan programon, kulture gastronomie naturamike. Du plentagaj ekskursoj kongruos kun interesaj programeroj, interalie vizito de historia arkivo proksime al Ĝirono, tuj post la vendreda seminario dediĉita al bibliotekoj, gvidota de Rubèn Fernández kaj Bernhard Tuider.

Sed ni startu lunde, per (preskaŭ) ĉiutaga konversacia lingvokurso de Alessio Giordano, paralela al sinsekvaj prelegoj: Juan García del Río pri taoismo; Giorgio Silfer pri esperanto en kino (kun multaj filmofragmentoj); Stan Keable pri nia lingvo en Sovetunio, laŭ libro pri Simeono; Perla Martinelli renkonte kun la legantoj de Literatura Foiro; Giorgio Silfer pri Internaciaj Floraj Ludoj: ĉu revivigeblaj?; Alessio Giordano pri kaŭkaza poezio, deklame kaj kante; Carlos Spinola pri la fascino de la steloj.

Dum la vesperoj rolos esceptaj gastoj: Giorgio Di Nucci per pianokoncerto; JoMo per recitalo; Anĝelo per sia gitaro; Antonio Badia kaj Pedro Martin per magiaj ludoj. Iberia premiero de la esperantlingva filmo Pino: hazarda vivo de anarkiisto.

Informas: Esperanta Naturamikaro (landa sekcio de Naturfreunde Internationale, aliĝinta al la Pakto por la Esperanta Civito). Nekredeble favoraj prezoj.

Fonto: HeKo 820 2-B, 4 sep 2023
https://www.esperantio.net/index.php?id=4830

Retejo de Esperanta Naturamikaro: https://eo-naturamikaro.webnode.nl/
Retadreso: naturamik@esperantio.net

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi