La 75aj Belartaj Konkursoj de UEA

Belartaj

Geamikoj, en BK-2023 ni havis la duan plej altan partoprenon en la BK-historio, nome 180 konkursaĵojn, t. e. nur 6 verkojn malpli ol en la rekorda jaro 2021, kaj 7 verkojn pli ol pasintjare. La konkursaĵoj venis el 31 landoj kaj tiel el veteranaj agnoskitaj plumoj, kiuj donas prestiĝon al BK, kiel el novaj valoraj beletremuloj, kiuj donas promesplenan perspektivon al la panoramo de la Esperanto-literaturo.

Kun aparta ĝojo ni konstatis la kreiĝon de ĉiam pli granda kaj interesa plejado da BK-ŝatantoj, kiuj esploras diversajn ĝenrojn, lingvaĵojn, stilojn… kun la intenco krei novajn mondojn kaj vibrojn per la lingvo Esperanto.

Kun sama ĝojo, ni spertis la ĝeneralan intereson de la E-publiko al nia afero. En la reto, la fejsbuka grupo Amikoj de la Belartaj Konkursoj de UEA havas jam pli ol 1000 aliĝintojn. Kaj la nombro da varmaj gratuloj ricevitaj, jen letere, jen persone, kadre de Esperantaj kongresoj kaj renkontiĝoj, igas nin antaŭeniri ĉiam pli firme, dankeme, entuziasme.

Pro ĉio ĉi, la Sekretario de la Belartaj Konkursoj de UEA, krom esprimi tiujn ĝojojn tiukaŭze spertitajn de la gvida BK-skipo, instigas beletremulojn eĉ superi la pasintjarajn rekordajn nombrojn da konkursaĵoj partoprenante per altkvalitaj verkoj en BK-2024.

La rezultojn oni anoncos kadre de la 109a Universala Kongreso de Esperanto en Aruŝo (Tanzanio). Kiel kutime, partopreno estas libera al ĉiuj kaj ne ligita al aliĝo al la UK. La konkursaĵoj devas esti neniam antaŭe publikigitaj en ajna formo, krom en la branĉo Infanlibro de la Jaro. Oni rajtas sendi maksimume tri konkursaĵojn por sama branĉo aŭ subbranĉo.

Endas sekvi jenajn regulojn:

Poezio: maksimuma longo: 500 vortoj
Prozo: maksimuma longo 200 × 65 karaktroj (kvino da paĝoj).
Mikronovelo: (maksimuma longo 100 vortoj). La unua premio nomiĝas Premio Paula Adúriz.
Teatraĵo: maksimuma longo ne fiksita.
Teatraĵo, subbranĉo Monologo (unupersona teatraĵo) aŭ Skeĉo (unu- aŭ divers-persona): daŭro inter 10 kaj 15 minutoj. La unua premio nomiĝas Premio María Cuevas.
Eseo: teme ligita kun Esperanto aŭ kun la kongresa temo, proksimuma longo 400 x 65 karaktroj (deko da paĝoj). La unua premio nomiĝas Premio Luigi Minnaja.
Infanlibro de la Jaro: originala aŭ tradukita libro por infanoj presforme aperinta en 2023. Aljuĝata estas nur unu premio.
Kantoteksto: maksimuma longo ne fiksita.

La absoluta limdato por ricevo de konkursaĵoj estas la 31a de marto 2024.

Oni sendu po unu tajpitan ekzempleron de ĉiu konkursaĵo – krom en la branĉo Infanlibro – al Belartaj Konkursoj de UEA, ĉe Miguel Gutiérrez Adúriz, prefere retpoŝte al unu el jenaj adresoj: belartajkonkursoj@gmail.com; bk@co.uea.org; aŭ, se tio ne eblas, papere al la adreso: los Coteros 1-C, 2 Izda, 390600 Muriedas; Cantabria; Hispanio, indikante la elektitan pseŭdonimon por gardi la anonimecon de la aŭtoro. Por la branĉo Infanlibro oni sendu unu ekzempleron de la koncerna libro al la adreso de Miguel Gutiérrez Adúriz kaj tri ekzemplerojn al Centra Oficejo de UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando (menciante la fakton, ke temas pri ekzempleroj por partopreno en la Belartaj Konkursoj).

Premioj: En la branĉoj Poezio, Prozo, Teatraĵo kaj Eseo: unua premio 260 €, dua premio 182 €, tria premio 104 €. En la branĉo Infanlibro de la Jaro 546 €. En la branĉoj Mikronovelo kaj Kantoteksto, kaj en la subbranĉo Monologo aŭ Skeĉo: unua premio 100 €, dua premio 25 €, tria premio 25 €. Cetere, la teksto ricevinta la unuan premion en la branĉo >Kantoteksto estos muzikigita, kaj la rezulta kanto estos diskonigita en ludado fare de kantisto aŭ kantogrupo.

Detala regularo troviĝas en la retejo de UEA. La verkoj de la Belartaj Konkursoj, premiitaj en 2024, legeblos en la volumo Belarta rikolto 2024, eldonota de Mondial. La premiolistoj ekde la komenco de la Belartaj Konkursoj en 1950 troviĝas: ĉi tie.

Miguel Gutiérrez Adúriz
Sekretario de la Belartaj Konkursoj de UEA

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2023, №1126.

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi