Invito respondi enketilon pri la Esperanto-movado kaj UEA

ueaUniversala Esperanto-Asocio (UEA) preparis malfermitajn enketilojn por konatiĝi kun ideoj kaj impresoj de esperantistoj, ĉu membroj ĉu nemembroj de UEA, pri la movado kaj la Asocio. La enketiloj estis konstruitaj tiel, ke por respondi oni devas bezoni malpli ol 10 minutojn. La ĉefan parton eblas rapide respondi nur per klakoj, sed ankaŭ eblas pli detale (nedevige) komenti. La partopreno de ĉiuj utilos por doni bazon por la lastaj konsideroj pri la strategio de UEA.

Ĉiuj bonvenas respondi kaj kundividi la enketilojn. Jen la du versioj:

Ĉar la respondoj subtenos la Asocion pripensi strategiajn alirojn por si kaj por la movado, UEA antaŭdankas pro ĉies partopreno. Apartan dankon, se vi jam respondis pro antaŭaj komunikoj pri la enketiloj. Duncan Charters, prezidanto de UEA, kunordigas la laborojn. Rezultoj de la enketado estos montrataj en raportoj al la Komitato de UEA, en la revuo Esperanto kaj en specifaj programeroj en eventoj kiel la 4a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK), okazonta inter la 23a kaj la 26a de novembro 2023.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2023, №1125.

Bedaŭrinde, ne “ĉiuj bonvenas respondi, ĉar ĉi tiu retejo kun la enketiloj ne funkcias en Ruslando.

La red.

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi