Esplorstipendio Marjorie Boulton al Cecilia Gialdini

GialdiniLa usona fondaĵo Esperantic Studies Foundation (ESF) aljuĝis la ĉi-jaran Esplorstipendion Marjorie Boulton al D-ro Cecilia Gialdini, postdoktoriĝa esploristo ĉe Ulstera Universitato, kies faka laboro fokusiĝas al la mezurado de lingva justeco.

Studante por doktoriĝo ĉe Ulstera Universitato, D-ro Gialdini identigis kernan mankon en la ekzistanta faka literaturo, nome la foreston de konkretaj mezuriloj kaj indikiloj por taksi la justecon de lingvopolitikaj sistemoj. La rezultinta disertacio, “A Multidimensional Linguistic Justice Index: Measuring Language Policies through the Capability Approach”, servis kiel fundamento por la Boulton-kandidatiĝo. Konstruante sur antaŭaj kontribuoj al taksado de lingva justeco, la disertacioi traktas teoriajn kaj metodikajn demandojn en la konstruo de tia indekso.Inter aliaj celoj, la Stipendio Boulton subtenos la laboron transformi la doktoran tezon de Gialdini en libron ĉe internacia eldonejo.

Naskita kaj kreskinta en Toskanio sed nun adoptita de Belfasto, D-ro Gialdini posedas bakalaŭron en Politiko kaj Internaciaj Rilatoj, magistran gradon en Internaciaj Studoj, kaj PhD en Socia Politiko kun fokuso al Lingva Justeco. Ties pasio por lingvostudoj aperis dum la esploroj por magistriĝo. Dum Erasmus-interŝanĝo ĉe la Universitato de Ĥajfo, Gialdini faris surlokajn esplorojn por sia fina tezo, fokusitajn al la rilato inter lingva diverseco kaj identeckonflikto en la Ŝtato de Israelo—specife ekzamenante la edukajn politikojn rilate al la palestinaj civitanoj de Israelo. D-ro Gialdini insistas pri la kerna graveco de lingva justeco en publikaj debatoj, ne nur pri homaj rajtoj sed ankaŭ rilate al politika stabileco kaj packonstruado.

La Boulton-Stipendioj subtenas esplorojn en ĉiuj kampoj de la homsciencoj kaj sociaj sciencoj, precipe en rilato al interlingvistiko, lingva justeco, interkultura komunikado, Esperanto kaj parencaj fenomenoj. La Stipendioj celas omaĝi la kontribuojn de la forpasinta D-ino Marjorie Boulton, fekunda aŭtoro de teatraĵoj, poemoj kaj prozo en Esperanto, kiu ankaŭ verkis la ĉefan anglalingvan biografion de L. L. Zamenhof. Antaŭaj stipendiuloj inkluzivas la postdoktoriĝajn esploristojn Edwin Michielsen (nun ĉe la Universitato de Honkongo) kaj Guilherme Fians (nuntempe Leverhulme Research Fellow ĉe la Universitato de St. Andrews), kaj doktoran kandidaton Magdalena Madany-Saa, kiu lastatempe defendis sian disertacion ĉe Pensilvania Ŝtata Universitato, Usono.

Fonto: https://www.esperantic.org/eo/hejmo/

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Lingvoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi