La 4a Virtuala Kongreso de Esperanto: Aliĝu kaj proponu programerojn!

virtuala kongresoJam eblas aliĝi al la 4a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK), kiu okazos de la 23a ĝis la 26a de novembro 2023: vk.esperanto.net/2023.

La 4a VK estas organizata de UEA kaj teknike realigata de E@I. Kunrealigas kaj kunprizorgas la muzikan programon la eldonejo Vinilkosmo. Ĝi estas senpaga por individuaj membroj (IM) de UEA, kiuj al ĝi aliĝos ĝis la 13a de novembro 2023.

Se vi ankoraŭ ne estas IM de UEA por 2023, eblas samtempe aliĝi al UEA kaj al la VK per la VK-aliĝilo. Aldone eblas aliĝi sen membreco en UEA kontraŭ 50 € (kotizo valida ĝis la 13a de novembro 2023). Vidu la eblojn ĉe https://vk.esperanto.net/2023. Dum aliĝo eblas ankaŭ libere donaci por la okazigo de la 4a VK: tiuj, kiuj donacas super 50 €, aperas kiel Subtenanto. La donacoj helpas nin altigi la teknikan kvaliton kaj aldone proponi la VK-n al diversaj homoj en la mondo, kun aparta atento al junuloj kaj virinoj, ampleksigante niajn atingojn kaj diversigante nian movadon. Antaŭdankon pro via subteno!

La 4a VK okazas sub la temo “Enmigrado – kunfluo de homaj valoroj”, la sama de la 108a Universala Kongreso de Esperanto okazinta en Torino. Aldone al la kongresa temo, denove ĝi gastigos varian programan, sciencan, kulturan, movadan, inkluzive de la Virtuala Movada Foiro (ViMF). Ni invitas ĉiujn pliriĉigi la programon. Se vi ŝatus kontribui, vi estas bonvena kundividi kun ni vian programproponon per la jenaj formularoj:

Aldone UEA tenas konstantan fondaĵon por la Virtuala Kongreso: https://uea.org/alighoj/donacoj/virtuala_kongreso. Ankaŭ eblas donaci per ĝi. La programo de la 4a Virtuala Kongreso de Esperanto aperos en la internacia kalendaro de UEA kaj TEJO: https://eventaservo.org.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2023, №1129.

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi