Ĉina Tago en Torino

ĉina tago

Posttagmeze la 30an de julio la ĉina delegacio en la 108a Universala Kongreso de Esperanto okazigis la programon Ĉina Tago. La programo estis gvidita de la Universala Esperanto-Asocio kaj Ĉina Internacia Komunika Grupo, gastigita de Ĉina Esperanto-Ligo, Azia-Pacifika Centro de la grupo, Fremdlingva Eldonejo, kaj subtenita de la Centra Akademio pri Belartoj de Ĉinio, Ĉina Fonduso pri Protektado de Kultura Heredaĵo kaj Zaozhuanga Universitato.

Al la programo sendis salutmesaĝon Liu Kan, ĝenerala konsulo de Ĉinio en Milano. Partoprenis pli ol 80 personoj, inkluzive de Duncan Charters, prezidanto de UEA, Chen Wenge, vicprezidanto de Ĉina Esperanto-Ligo, So Jinsu, estrarano de Universala Esperanto-Asocio kaj prezidanto de Korea Esperanto-Asocio kaj Renato Corsetti, eksprezidanto de UEA.

La programo inkludas tri ekspoziciojn “10 jaroj: ‘La Zono kaj Vojo’”, “Ĉinaj etnoj tra lensoj” kaj “Ĉinaj ideogramoj kaj moderna desegno”, kaj diskonigo pri ĉina Esperanto-movado, esperantigo de UNESKO-Kuriero, 10-jariĝo de Esperanta Muzeo en Zaozhuanga Universitato kaj libroj eldonitaj de Fremdlingva Eldonejo.

En sia salutparolo Duncan Charters diris, ke Ĉina Esperanto-Ligo estas la plej forta landa Esperanto-asocio, kaj multe laboras por kulturaj interŝanĝoj per Esperanto, ĝiaj laboroj estas nepraj por UEA. Li dankis kaj esperis, ke la ĉina registaro povos daŭre subteni la Esperantan movadon kaj fari siajn kontribuojn por la prospero de nia afero, kune kun UEA.

Duncan Charters

Duncan Charters: “Ĉina Esperanto-Ligo estas la plej forta landa Esperanto-asocio”.

Liu Kan diris en sia salutmesaĝo, ke lastatempe Ĉinio kaj Italio okazigis diversnivelajn kaj diversformajn interagojn, la programo Ĉina Tago rakontas ĉinajn rakontojn kaj tiujn pri komuna disvolviĝo de la lando kaj la mondo, kio malfermas plurkoloran fenestron por ĉeestantoj kaj la itala popolo. Li esperis, ke partoprenantoj povos kune kontribui por kultura diverseco kaj civilizacia interkompreno.

Chen Wenge diris, ke UK estas speciala platformo por reciproka lernado, interkompreno kaj internacia kunlaboro. Li esperis, ke tra la programo niaj samideanoj povos vidi verajn rakontojn pri komuna disvolviĝo de Ĉinio kaj la landoj en kunlaboroj kadre de “La Zono kaj Vojo”, senti la intereson de interinfluo kaj interlernado de ĉina kaj fremdlandaj kulturoj kaj aŭdi la belajn melodiojn akiritajn dum la harmonia kunesto de malsamaj etnoj en Ĉinio.

Sekve Lü Pinjing, vicestro de Centra Akademio pri Belartoj de Ĉinio, kaj Wang Chong, direktoro de Ĉina Fonduso pri Protektado de Kultura Heredaĵo, respektive diskonigis pri la konceptoj de la ekspozicioj en la programo. Ragnar Baldursson, eksa konsilisto de la islanda ambasadorejo en Ĉinio, sendis salutmesaĝon al la programo, en kio li alte taksis la ekspozicion “10 jaroj: ‘La Zono kaj Vojo’” kaj diris, ke la ĉina iniciato “La Zono kaj Vojo” plene prezentas la zorgon de Ĉinio pri paca disvolviĝo de la tuta homaro.

La partoprenantoj diris, ke tra la mirindaj bildoj de la ekspozicio, ili pli profunde konas la ĉinan kulturon kaj ĉinajn kontribuojn por la mondo. Ili esperis, ke tiaj ekspozicioj povos esti daŭrigitaj, alportonte novajn pensmanierojn kaj modelojn.

Fonto: http://esperanto.china.org.cn/2023-08/02/content_97715500.htm

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi