Aŭgusta rabato: Danteskaj itineroj

danteskaj itinerojPor honori la kulturon de la lando gastiganta la ĉi-jaran UK, la libroservo de UEA dum aŭgusto ofertas la libron Danteskaj itineroj de Vittorio Russo kun sesona rabato, sendepende de la mendata kvanto. Ĝi estas teksto de plurvoĉa oratorio kun abundaj citoj el Dante, celanta “realproprigi por nuntempa traĝuo” ĉi ties verkaron.

La verkon de Russo tradukis el la itala lingvo N. Rossi, E. Dondi kaj K. Kalocsay. Ĝin eldonis Napola Esperanto-Asocio en 2001, 85 paĝoj, prezo 7,75€ (kun sesona rabato).

Mendu la libron ĉe la libroservo de UEA https://katalogo.uea.org/index.php?inf=6458

Legu recenzon pri Danteskaj itineroj, kiun verkis Yenovk Lazian, en La Ondo de Esperanto, 2002, №2 https://esperanto-ondo.ru/R-russo.htm

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi