UEA: Novaj honoraj membroj kaj nova honora prezidanto

uea

Laŭ la Regularo pri Honoraj Membroj, Honoraj Prezidantoj kaj Diplomo pri Elstara Agado, la Komitato de Universala Esperanto-Asocio (UEA), surbaze de propono de la Estraro de UEA, povas aparte distingi esperantistojn, kiuj faris gravajn servojn al la tutmonda Esperanto-movado, per la titolo Honora Membro (HM). Krome, kiel Honora Prezidanto (HP) povas esti nomumita esperantisto, kiu aldone havis eksterordinarajn meritojn por UEA.

Dum sia unua kunsido en Torino la Komitato elektis tri novajn HMojn: Katalin Kováts, Anna Löwenstein kaj Privas Tchikpe. Aldone estis elektita unu nova HP: Renato Corsetti.

Sube sekvas resumoj de la vivpriskriboj, gravaj datoj, verkoj kaj/aŭ meritoj de la elektitoj (pli detalajn biografiojn ricevis la Komitato, arkivitajn en la komitata elŝutejo de UEA: https://uea.org/teko/komitato).

Kováts, Katalin
D-ino Katalin Kováts naskiĝis en Budapeŝto la 16an de oktobro 1957. Ŝi estas hungara esperantisto, pedagogo, lingvisto kaj instruisto. Ŝi estas fondinto en 2001 kaj redaktoro de la paĝaro Edukado.net; estis ano de la Akademio de Esperanto de 2007 al 2022; kaj Esperantisto de la Jaro en 2010. En UEA ŝi estas ekde 2009 la motoro de la Ekzamenoj laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER-ekzamenoj) kaj same unu el la ĉefaj profesoroj de la Interlingvistikaj Studoj ĉe la Universitato Adam Mickiewicz. Ŝi verkis diversajn instrucelajn verkaĵojn, inter kiuj furoras Poŝamiko. En 2005 ŝi tradukis la memtaksilon de la KER-ekzamensesio kaj aperigis ĝin el la Manlibro pri instruado de Esperanto, kiun ŝi redaktoras. Ŝi estas dumviva membro de UEA. Pli detale pri ŝi: Katalin Kováts – Vikipedio (wikipedia.org).

Löwenstein, Anna
Anna Löwenstein naskiĝis en Britujo en 1951. Ŝi estas esperantisto, redaktoro kaj verkisto. Ŝi estis elektita Esperantisto de la Jaro 2019. Löwenstein laboris en la Centra Oficejo de UEA de 1977 ĝis 1981, kie ŝi redaktis la Jarlibron de UEA en 1981. Ŝi estis redaktoro de la facila parto de Kontakto (kaj krome verkinto de la listo de 1000 morfemoj uzataj en la facila parto) de 1983 ĝis 1986. Ŝi estas membro de la Akademio de Esperanto ekde 2001. En UEA ŝi estas la fondinto kaj motoro de la Movada Foiro en la UKoj. En 2019 ŝi kreis https://uea.facila.org, retejon kun mallongaj kaj facilaj artikoloj por novaj esperantistoj, kiun ŝi ĉefredaktoras. Ŝi partoprenis en pli ol 28 eldonoj de UK kaj estas membro de UEA de pli ol 40 jaroj. Pli detale pri ŝi: Anna Löwenstein – Vikipedio (wikipedia.org).

Tchikpe, Privas

Privas Tchikpe naskiĝis en Benino en 1963. Krom Esperanton, li parolas la aĝaan, la fonuan, la francan kaj la anglan. Li esperantistiĝis en 1981 kiel la unua esperantisto en Benino. Kun kelkaj amikoj liaj, al kiuj li instruis Esperanton, li fondis en la jaro 1983 la unuan landan asocion de Benino, Beninan Esperanto-Asocion, agnoskitan de la Ministerio pri Internaj Aferoj. En la jaro 2009 li fondis kun Mireille Grosjean el Svislando la asocion Scio Sen Bariloj (SSB), neregistara organizo, kiu laboras por ebligi aliron al lertigado de homoj. Kerna agado de SSB estas la disvastigo de Esperanto kaj virina kapabligo al gvidaj roloj. En 1991 li organizis kiel prezidanto de LKK sukcesan duan Afrikan Kongreson de Esperanto en Kotonuo, kun partopreno de dekoj da eksterafrikaj esperantistoj. En 2013, li denove estis prezidanto de la Kongresa Organiza Komitato (KOKo) respondeca pri la okazigo de la kvina Afrika Kongreso de Esperanto. Okaze de 104a UK en Lahti, Finnlando, en 2019, li ricevis Diplomon pri Elstara Agado de UEA rilate al sia gvidado de Scio Sen Bariloj. Li estas dumviva membro de UEA. Pri detale pri li: Privas Tchikpe – Vikipedio (wikipedia.org).

Corsetti, Renato
Renato Corsetti naskiĝis la 29an de marto 1941 en Romo. Li estas esperantisto ekde la 1960aj jaroj. Li havis multajn postenojn en la movado, estis interalie prezidanto de TEJO kaj prezidanto de la Itala Esperanto-Federacio. En UEA li deĵoris en la Estraro de 1980 ĝis 1986 kaj 1998 ĝis 2007, la lastajn ses jarojn kiel Prezidanto de UEA. En 1998 li estis elektita membro de la Akademio de Esperanto kaj ekde 2020 li denove anas en la skipo de lingvaj konsilantoj de Monato. Li verkis en Esperanto kaj en la itala pri lingva politiko, Esperanto, infana dulingveco, psikopedagogio de lingvo kaj komunikado. Li jam estas honora membro de UEA kaj honora prezidanto de TEJO. Pri detale pri li: Renato Corsetti – Vikipedio (wikipedia.org).

Ĝis Torino estis 23 honoraj membroj, el kiuj neniu el Afriko (tiam 17 devenis el Eŭropo, 5 el Azio kaj 1 el Ameriko). La Estraro konsideris, ke per elekto de merita homo kiel Privas Tchikpe la listo ekgajnas pli valoran diversecon. Same pri reprezenteco de virinoj inter la HMoj: el la antaŭaj 23 HMoj nur tri estis virinoj. La elekto de meritplenaj virinoj kiel Katalin Kováts kaj Anna Löwenstein same kreskigas tiun reprezentecon. Tiuj aspektoj gravas por la tutmondeco kaj diverseco de UEA.

Rilate HPojn, UEA restis sen honora prezidanto inter 1974 ĝis 2020, kiam la Komitato akceptis la proponon de la Estraro por nomumo de Humphrey Tonkin kiel HP de UEA. Antaŭe la Asocio havis paralele inter du kaj tri HPojn. La Estraro konsideros meritoplene kaj la Komitato akceptis do nomumi ankaŭ Renaton Corsetti nova honora prezidanto de UEA. Lia biografio mem tion pravigas, tamen estis des pli speciale, ke tio okazis dum UK en Italio, lia devenlando, kaj kiam oni agnoskis ankaŭ lian meritplenan edzinon, Anna.

La listo de nuntempaj HMoj kaj HPoj de UEA estas ĉe uea.org/asocio/honoraj_oficoj.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2023, №1119.

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi